Mário Soares

portugala politikisto

Mário Alberto Nobre Lopes SOARES (Lisbono, 7a de decembro 1924 ​- Lisbono, 7a de januaro 2017)​ estis portugala politikisto, ĉefministro dufoje (1976-1978 kaj 1983-1985) kaj Prezidanto de la Portugala Respubliko (1986-1996).

Mário Soares
Persona informo
Mário Soares
Mário Alberto Nobre Lopes Soares
Naskonomo Mário Alberto Nobre Lopes Soares
Naskiĝo 7-an de decembro 1924 (1924-12-07)
en Lisbono
Morto 7-an de januaro 2017 (2017-01-07) (92-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis per apopleksio vd
Tombo Prazeres Cemetery vd
Religio ateismo • nekonata valoro vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono vd
Partio Portugala Socialista Partio vd
Subskribo Mário Soares
Familio
Patro João Lopes Soares vd
Edz(in)o Maria Barroso vd
Infanoj João Soares vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoverkisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro, João Lopes Soares, iama pastro kaj pedagogo, estis dum mallonga tempo ministro pri kolonioj en 1925, dum la Unua Respubliko, kaj poste engaĝiĝis en lukto kontraŭ la reĝimo de Salazar.

Li gradiĝis pri histori-filozofiaj sciencoj en la Universitato de Lisbono, en 1951,​ kaj pri juro en la sama universitato en 1957.​Li estis unu el plej famaj opoziciantoj al la diktatoreca Estado Novo, kaj tiukadre li estis arestita dek du fojojn kaj eĉ deportita al Santomeo kaj Principeo;​ poste li, kiel multaj tiamaj portugaloj, ekziliĝis en Francion, kie li laboris en kelkaj universitatoj.​

Kiel advokato de politikaj malliberuloj, li reprezentis inter aliaj Álvaro Cunhal kaj Octávio Pato, kaj la familion de Humberto Delgado en la esplorado pri lia murdo fare de policanoj.

En Germanio la 19an de Aprilo 1973, li estis inter la fondintoj de la Socialista Partio de Portugalio, apogita de Willy Brandt. Post la 25-a de Aprilo (Revolucio de la Diantoj), la 1an de Majo 1974 venis en Lisbono, devena de la ekzilo en Parizo. Li estis ricevita de homamaso, inter kiuj estis Álvaro Cunhal. Ideologie malproksimaj, ili kune paradis por unua kaj lasta fojo, la stratojn de Baixa Pombalina kaj Avenida da Liberdade. Dum la periodo nomita Processo Revolucionário em Curso (PREC), li estis la ĉefa estro de la socialdemokratio. Kontraŭ la sinteno de la Portugala Komunista Partio, estrita de Álvaro Cunhal, li atingis venkon por la Socialista Partio en la balotado por la Konstitucifara Asembleo de 1975.

Li estis ministro de Eksteraj Aferoj inter Majo 1974 kaj Marto 1975.​ Li helpis en la sendependigo de la portugalaj kolonioj, sed en 1976, li decidis abandoni la teritorion de Orienta Timoro, kio ebligis invadon de tiu iama kolonio fare de trupoj de Indonezio, kio rezultis en milito por la sendependigo dum tri jardekoj kaj la morto de pli ol 250 000 timoranoj. En Marto 1977, li iniciatis la procezon de aliro al la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiun li finigis la 12an de Julio 1986.

En 2006, li iĝis kandidato de la PS al la prezidenta balotado, sed estis venkita de la kandidato de konservativuloj Aníbal Cavaco Silva. Ekde 2015, lia publika agado malpliiĝis kaj en Decembro 2016 estis enhospitaligita, kaj mortis en Januaro estante 92-jaraĝa.