Aquilino Ribeiro

portugala verkisto

Aquilino Gomes RIBEIRO (13-a de Septembro de 1885 en Carregal de Tabosa, Sernancelhe - 7-a de Majo 1963 en Lisbono) estis portugala verkisto. Li estis proponita por la Nobel-premio de literaturo en 1960. Respublikana, juna devis ekziliĝi al Francio pro sia opozicio al la monarkio, sed revenis en 1914. Poste, Salazar cenzuris liajn verkojn kaj li devis ekziliĝi denove.

Aquilino Ribeiro
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1885 (1885-09-13)
en Sernancelhe
Morto 27-an de majo 1963 (1963-05-27) (77-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Church of Santa Engrácia
Lingvoj portugala
Loĝloko Francio
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Subskribo Aquilino Ribeiro
Familio
Infano Aníbal Aquilino Ribeiro
Okupo
Okupo diplomatoverkisto • prozisto • tradukisto • teroristo • revoluciulo
vdr

Kariero redakti

Li studis en Lamego kaj poste en Viseu, en la seminario, sed li forlasis la eklezian karieron. Estante dudekjarulo, en 1906 li instaliĝis en Lisbono, kie li ekklaboris kiel ĵurnalisto kaj aliĝis al progresemaj tendencoj. En 1907, post eksplodo de bombo li estis arestita, sed sukcesis fuĝi kaj inter 1908 kaj 1914, li loĝis inter Parizo kaj Berlino. Li revenis al Portugalio en 1914, kaj en 1918 li publikigis sian unuan romanona, A Vida Sinuosa, dediĉita al la memoro de sia patro, pastro Joaquim Francisco Ribeiro. Li eklaboris en 1919 definitive en la Nacia Biblioteko; kaj ekde tiam li fekunde verkis: Terras do Demo (1919), O Romance da Raposa (1924), Andam Faunos Pelos Bosques (1926), A Batalha Sem Fim (1931) kaj multaj aliaj verkoj.

Li denove aktivulis kontraŭ la militista diktatoreco, kaj en Porto kaj en Viseu. Pro tio li denove devis ekziliĝi al Parizo dufoje, en 1927 kaj en 1928. El 1935 lia literatura kariero iĝis pli fruktodona: Volfrâmio (1944); O Arcanjo Negro (1947); O Malhadinhas (1949); A Casa Grande de Romarigães (1957), kiu estas la kroniko de praularo el la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj; kaj Quando os Lobos Uivam (1958). Tiu lasta libro estis malpermesita de la cenzuro, kaj li mem estis juĝita pro ĝia enhavo. Poste li veturis al Brazilo, Londono kaj denove al Parizo.

Aquilino estis aŭtoro de pli ol 70 romanoj kiuj estas kronikoj de rura socio nuntempe jam malaperinta, pro kio oni konsideras lin en la sekvantaro de Camilo Castelo Branco, kiun li miris kaj kiun li studis detale. Multaj el ili havas membiografian karakteron (A Via Sinuosa, Lápides Partidas), kaj ĉiuokaze lia literatura kvalito estis amplekse laŭdita laŭlonge de la 20-a jarcento. Menciindas ankaŭ liaj memoroj, Um Escritor Confessa-se (1961). Li verkis ankaŭ librojn pri la historio de Portugalio, kaj plej gravaj verkistoj: nome Camoens, Camilo Castelo Branco (ĉefe rpi O romance de Camilio) kaj Eça de Queiroz.

Krome li tradukis la Kiĥoton same kiel la Novelas ejemplares de Cervantes (kion li ankaŭ prologis).

Verkoj redakti

  • A Via Sinuosa (1918), pri lia junaĝo
  • Terras do Demo (1919), romano
  • O Malhadinhas (1920), romano
  • Estrada de Santiago (1922)
  • Andam Faunos pelo Bosques (1926), romano
  • Romance da Raposa (1929), romano
  • O Homen que Matou o Diabo (1930), romano
  • Batalha Sem Fim (1931), novela
  • Alemanha Ensanguentada (1935), notoj pri sia vizito al Germanio en 1920.
  • Volfrâmio (1944), romano
  • Lápides Partidas (1945), membiografia romano
  • O Arcanjo Negro (1947), romano
  • Cinco Reis de Gente (1947), romano
  • O Malhadinhas (1949), romano
  • A Grande Casa de Romarigães (1957), romano
  • Quando os Lobos Uivam (1958), romano
  • Um Escritor Confessa-se (1961), memoroj

Fontoj redakti

  • José Gomes FERREIRA, enkonduko al A. Ribeiro, Um Escritor Confessa-se, Lisboa, Bertrand, 2008.
  • Antonio José SARAIVA, Breve hª de la literatura portuguesa, Istmo, 1971.
  • Eduardo LOURENÇO, O Canto do Signo. Existência e literatura, Lisboa, Presença, 1993, II, 12.

Notoj redakti