Fernão Lopes

portugala kronikisto

Fernão LOPES (Lisbono?, inter 1380 kaj 1390 − Lisbono?, ĉ. 1460) estis portugala oficiala skribisto kaj kronikisto de la Reĝlando Portugalio kaj altnivela funkciulo.

Fernão Lopes
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1385 (1385-01-01)
en Lisbono
Morto 30-an de novembro 1457 (1457-11-30) (72-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Subskribo Fernão Lopes
Okupo
Okupo kronikistohistoriistoverkisto
vdr

Probable li estis nobeligita pro servoj faritaj al la Krono. Heredanto de klasikaj, francaj kaj hispanaj tradicioj, li distingiĝis disde siaj antaŭuloj pro emfazo al la kritika analizo de la Historio kaj pro la dokumenta konstatigo de la okazaĵoj, serĉe al rakonto de la faktoj tiel kiel ili okazis, verece kaj objektiveco, forigante partiajn opiniojn, retorikajn troigojn kaj legendojn. Krome novigstile li montris la malaltajn tavolojn kiel grava agento de la Historio, minimumigante la protagonismon preskaŭ ekskluzivan de reĝoj kaj aristokratoj. Pro tio, li estas konsiderita plinovigisto de la ĝenro de la historia kroniko, unu de la pioniroj de la scienca historiografio kaj precize la fondinto de la portugala historiografio. Krome, li posedis ampleksajn intelektajn sciarojn, humanisman sintenon kaj literaturan stilon novece lerta, bazita sur la paroleco kaj la popola universo, kio metas lin ene de la plej gravaj figuroj de la mezepoka portugala literaturo.

Unua paĝo de manuskripta kopio de la Kronikoj de Dom Petro la 1-a, Dom Fernando la 1-a kaj Dom Johano la 1-a.

El liaj pluraj verkoj, apenaŭ konserviĝis la kronikoj de la reĝoj Petro la 1-a, Fernando la 1-a kaj Johano la 1-a.[1][2]

Notoj redakti

  1. Instituto Camões. "Fernão Lopes" Arkivigite je 2017-11-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Arruda, Ana Margarida. "Fernão Lopes". En: Medina, João (dir.). História de Portugal dos Tempos Pré-Históricos aos Nossos Dias. Amadora: Ediclube, 2004, vol. IV, pp. 299-301. (ISBN 972-719-272-6)