Belém [prononco: Beléjn], portugale por Betleĥemo (esperanta nomo Belemo), estas la nomo de kvartalo en la okcidenta parto de la portugala ĉefurbo Lisbono, situanta ĉe la rivero Tejo. En la komunumo granda 3,45 kvadratajn kilometrojn la 30-an de junio 2011 loĝis 110632 loĝantoj.

La Turo de Belemo

La urbo estis memstara ĝis 1885, post tio ĝi estis enkomunumigata al Lisbono. Ĉar dum la granda lisbona tertremo en 1755, kiu vaste detruis la urbocentron de Lisbono, Belemo preskaŭ ne suferis, ĉi tie nun troviĝas multaj famaj vidindaĵoj de la portugala ĉefurbo, precipe tiaj el la tempo antaŭ la tertremo.

Vidindaĵoj redakti

En Belemo troviĝas multaj el la vidindaĵoj de Lisbono, inter alie:

La iama reĝa palaco Palácio Nacional de Belém nun estas la oficiala sidejo de la prezidanto de la portugala respubliko. En Belemo ankaŭ troviĝis la porto Restelo, la tradicia haveno de la portugala ĉefurbo, de kiu multaj famaj malkovrintoj portugalaj ekvelis transmaren.

Eksteraj ligiloj redakti