Bet-Leĥem
Bet-Leĥem - en plena Esperanto Bet-Leĥemo[1] aŭ Betleĥemo - estas urbo situa en Cisjordanio ĉirkaŭ 10 km sude de Jerusalemo. La nomo signifas "domo de pano".
Bet-Leĥemo | |
hebree בית לחם Bet leĥem, arabe بيت لحم Bet Lahm | |
urbo | |
Oficiala nomo: בית לחם | |
Lando | Cisjordanio |
---|---|
Ŝtato | Palestina Aŭtonomio |
Historiaj regionoj | Izraela reĝlando, Jerusalema reĝlando, Brita mandato Palestino |
Montaro | Judea montaro |
Memorindaĵoj | Templo de Naskiĝo de Sinjoro, Tombo de Rachel, Moskeo de Omar |
Situo | Bet-Leĥem |
- alteco | 765 m s. m. |
- koordinatoj | 31° 42′ 11″ N 35° 11′ 44″ O / 31.70306 °N, 35.19556 °O (mapo) |
Areo | 29,8 km² (2 980 ha) |
Loĝantaro | 25 266 (2007) |
Denseco | 847,85 loĝ./km² |
Dezerto | Juda dezerto |
Unua skribmencio | 1400 a.K. Amarna-leteroj |
Urbestro | Victor Batarse |
Horzono | IST (UTC+2) |
- somera tempo | ISST (UTC+3) |
Situo enkadre de Israelo
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Bethlehem | |
Retpaĝo: www.bethlehem-city.org | |
Naskiĝinto : Jesuo Kristo |
Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 36 000 loĝantoj sur areo de 30 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 200 loĝantoj/km².
Vidindaĵoj
redaktiHistorio kaj religio
redaktiLa antikva juda urbeto Bet-Leĥemo estis la loko, kie laŭ du evangeliistoj (Sankta Luko kaj Sankta Mateo) naskiĝis Jesuo.
Laŭ la kristana tradicio, la naskiĝo okazis en groto, kie la bebon varmigis per sia spiro azeno kaj bovo.[mankas fonto] Venis paŝtistoj kaj omaĝis al la infaneto, sentante, ke naskiĝis eksterordinara persono. Venis ankaŭ tri saĝuloj el la oriento por adorkliniĝi antaŭ la novnaskito. La vojon al ili montris la Betleĥema stelo.
Popole la urbo estas nomata Betlehemo kaj same en kelkaj lingvoj estas nomataj scenejetoj, kiujn oni starigas en preĝejoj dum Kristnasko aŭ el vivaj personoj aŭ el figuretoj. En Esperanto ili nomiĝas "kripoj", laŭ la kripo, en kiu kuŝis la bebo. Ekzistas ankaŭ hejmaj kripoj el ligno aŭ papero.