Coração de Jesus

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Coração de Jesus (nomo kiu signifas Koro de Jesuo, oficiale portugale Município de Coração de Jesus) estas urbo kaj municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Norte de Minas (do "Nordo de Minas-Ĝerajso") kaj en la mikroregiono Montes Claros. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 25 377 loĝantoj sur areo de 2 236,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 21 013. La teritorio havas komunan limon kun Mirabela, São João da Lagoa, Brasília de Minas, Campo Azul, Ibiaí, Lagoa dos Patos, Montes Claros, Ponto Chique kaj São João do Pacuí.

Coração de Jesus
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Norte de Minas
Mikroregiono Montes Claros
Fondita la 1-an de junio 1912
Telefonkodo 38
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 377  (2022) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 41′ S, 44° 22′ U (mapo)-16.685-44.365Koordinatoj: 16° 41′ S, 44° 22′ U (mapo) [+]
Alto 760 m
Areo 2 236,24 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Coração de Jesus (Brazilo)
Coração de Jesus (Brazilo)
DEC
Coração de Jesus
Coração de Jesus
Situo de Coração de Jesus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coração de Jesus (Minas Gerais) [+]
vdr

Esperanto en Coração de Jesus redakti

En la malgranda urbo de la norda regiono de Minas-Ĝerajso jam estis esperantistoj ekde 1922, interalie kaj aparte menciinde Wilson de Castro Veado. La urbo post la komenciĝo de la 21-a jarcento aperas en la Jarlibro de UEA (kontrolita en la eldono de 2007) kun tri elstaraj membroj: unu patrono de UEA, la urbestro José Augusto Veloso kaj du aliaj dumvivaj membroj: Aristides Batista da Conceição kaj la urbodomo mem, senekzempla fakto en la Esperanto-movado, ke urbodomo fariĝis dumviva membro de UEA. Krom tio estas registritaj dek MS-subtenantaj aliĝintoj en UEA kaj BEL; tio envicigas la urbeton en elstaran lokon en la Minasa Esperanto-movado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti