Isa bin Marjam

Jesuo rigardata kiel profeto de Dio en islamo
(Alidirektita el Isa (Profeto))

Isa bin Marjam (arabe عيسى بن مريم, ʿĪsā ibn Marjam, "Jesuo filo de Marjam") estas la nomo de Jesuo en islamo kaj en la Korano.

Isa bin Marjam
mesaĝisto de Alaho • korana persono • Q15845855 • ĉefanĝelo en Islamo • Ulu'l-azm • homo eble fikcia
Verko Surao de la Bovino
Surao de la Gento de Imran
Surao de la Virinoj
Surao de la Tablo Kovrita
Surao de la Gregoj
Surao de la Pento
Surao de Maria
Surao de la Konfederacianoj
Surao de la Konsiliĝo
Surao de la Oraj Ornamaĵoj
Surao de la Fero
Surao de la Vicoj
Korano
Informoj
Originala nomo عيسى ابن مريم
Eble sama Jesuo Kristo • Jesuo en rabena literaturo • Jesuo de Nazaret • Jesuo en Kristanismo
Sekso vira
Religio islamo
Posedaĵo Evangelio laŭ Islamo
Okupo predikisto • misiisto
Patrino Mario en Islamo
vdr

La islamo diras ke li estas unu el la kvin grandaj profetoj de islamo, kune kun Musa (Moseo), Ibrahim (Abrahamo), Nuh (Noa) kaj la fina profeto Muhamad (Mohamedo).

Laŭ la Korano li ne estis najlita nek mortis sur kruco, sed estis levita ĉielen sen morti; laŭ la Korano li faris miraklojn kaj estis naskita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio. Li revenos je la fino de la mondo por venki la kontraŭulon kaj por juĝi la homojn.

Malsame ĉe la arabaj kristanoj li nomiĝas Jasu' al-Masih (arabe يسوع المسيح, Jasūʿ al-Masīḥ, "Jesuo la Mesio").

Vidu ankaŭ redakti

Referencio redakti