La lasta tento de Kristo (filmo)

The Last Temptation of Christ (en Esperanto La lasta tento de Kristo) estas prireligia drama filmo de 1988 reĝisorita de Martin Scorsese. Verkita de Paul Schrader kun nelistigita reverkado fare de Scorsese kaj Jay Cocks, la filmo estas kinadaptaĵo de la polemika samnoma romano de Nikos Kazantzakis de 1955 nome La lasta tento de Kristo. La filmo, en kiu stelulis Willem Dafoe, Harvey Keitel, Barbara Hershey, Andre Gregory, Harry Dean Stanton kaj David Bowie, estis filmita tute en Maroko.

La lasta tento de Kristo
filmo
Originala titolo The Last Temptation of Christ
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 aŭg. 1988, 10 nov. 1988, 1988
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Michael Ballhaus
Reĝisoro(j) Martin Scorsese
Produktisto(j) Barbara De Fina
Scenaro Paul Schrader • Nikos Kazantzakis
Filmita en Maroko
Loko de rakonto Jerusalemo
Muziko de Peter Gabriel
Rolantoj Willem Dafoe • Harvey Keitel • Barbara Hershey • Harry Dean Stanton • David Bowie • Victor Argo • Paul Herman • John Lurie • Tomas Arana • Irvin Kershner • Paul Greco • Roberts Blossom • Barry Miller • Leo Burmester • Nehemiah Persoff • Verna Bloom • Gary Basaraba • Alan Rosenberg • Peter Berling • Juliette Caton • Illeana Douglas • Steve Shill • Andre Gregory • Michael Been • Leo Marks • Martin Scorsese
Produktinta firmao Cineplex Odeon Films
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Kiel la romano, ankaŭ la filmo priskribas la vivon de Jesuo Kristo kaj lian lukton kontraŭ variaj formoj de tento, kiel pro timo, dubo, deprimo, malemo kaj volupto. La fakto ke kaj la libro kaj la filmo montras Jesuon tentita pro sekso estis nocio kiu kolerigis sektorojn de konservativaj netoleremaj kristanoj.

Tiukadre la filmo inkludas averton kiu asertas "Tiu filmo ne estas bazita sur la Evangelioj, sed sur la fikcia esplorado pri la eterna spirita konflikto."[1]

Kiel la novelo sur kiu la filmo estas bazita, ankaŭ la filmo generis polemikon dum ties publikigo ĉe diversaj kristanaj religiaj grupoj, kiu malkonsentis pro ties apartigo el la evangelia rakonto. Kvankam la filmo estis monspeziga malsukceso, ĝi ricevis pozitivajn recenzojn kaj el kritikistoj kaj el kelkaj religiestroj, kaj Scorsese ricevis nomumon por la Oskar-premio al la Plejbonkvalita Reĝisoro. La ludado fare de Hershey kiel Maria Magdala havigis al ŝi nomumon por la Oskar-premio al la Plejbonkvalita Helpaktorino. Ankaŭ la muziko de Peter Gabriel ricevis laŭdojn, inklude nomumon por la Ora Globo al la plej origina filmomuziko. Ankaŭ la ludado fare de Dafoe estis laŭdita, kaj kelkaj opiniis, ke li devis esti nomumita por Oskar-premio al la Plejbonkvalita Aktoro. Kontraste, la ludado de Keitel ne estis bone ricevita kaj estis nomumita al premio Golden Raspberry por la Plej Malbonkvalita Helpaktoro.

Notoj redakti

  1. . A Theological Critique of Scorsese's The Last Temptation of Christ (angle) (26a de Julio, 2012). Alirita 11a de Julio, 2019.