Laudetur Iesus Christus

Laudetur Iesus Christus!” aŭ “Laudetur Jesus Christus!” (latine) estas tradiciaj salutvortoj de katolikoj. En Esperanto (kaj en aliaj lingvoj) oni ordinare uzas tradukon: “Estu laŭdata Jesuo Kristo!” aŭ “Laŭdata estu Jesuo Kristo!” La tradiciaj respondoj estas: “In saecula! Amen” aŭ “(Nunc et) In aeternum! Amen”, do en Esperanto: “Eterne. Amen” aŭ “(Nun kaj) en eternon. Amen”.[1]

La surskribo sur la krucifikso “Laŭdata estu Sinjoro Jesuo Kristo” en ĉeĥa lingvo

La vortoj “Estu laŭdata Jesuo Kristo” estas saluto de la Radio Vatikana en diversaj lingvoj.[2]

Tiun ĉi saluton povas uzi ankaŭ anoj de aliaj kristanaj konfesioj, inkluzive de luteranoj kaj aliaj protestantoj kaj anoj de kelkaj ortodoksaj komunumoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. ADORU — Ekumena Diserva Libro, ĉapitro Preĝoj, 005.6
  2. Radio Vatikana. Arkivita el la originalo je 2017-12-10. Alirita 2017-11-26.