Publikano
Estis difinita publikano, en la antikva Romo, la adjudikato de impostoj kutime rilate la terkulturistojn. Alivorte li estis, en Patestino, dependanto de la registaro kiu tiam okupis la landon.
La termino "publikano" devenas de latina publicānus, el la radiko publĭcum kiu signifas: publika trezoro, impostoj.
Karakterizoj
redaktiPublikanoj ĉeestis, en tuta la Romia imperio, kie oni kolektis la impostojn
La ilia malbona famo ((Mateo 9 , 11)) estis ofte plimalbonigita pro la fakto ke iuj el ili kutimis devigi pagi pli ol la leĝo ordonis kaj pro ne klareco de la sama leĝo.
Mencio en la Evangelioj
redaktiLa publikanoj estas cititaj en la Nova Testamento kaj aparte en la Evangelioj. Ili estis multe malŝatataj ĉar aliancanoj de la romia okupanto kaj estis konsiderita publikaj pekuloj:
- La apostolo Mateo estis impostokolektisto kaj do publikano;
- Zakĥeo estis publikano de Jeriĥo renkontita kaj konvertita de Jesuo (Luko 19,1-9);
- Aparte fama estas la la parabolo de Jesuo: Parabolo de la fariseo kaj publikano. (Luko 18,9-14). Jen la juĝo de Jesuo: «Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio.” (Mateo 21,31)