Pentraĵo: Zakĥeo invitita de Jesuo malsupreniri el la sikomora arbo.

Zakĥeo (antikve-greke Ζακχαῖος, hebree זַכָּי, Zakkay) estas persono en la Nova Testamento, la impostisto de Jeriĥo pri kiu parolas la Evangelio pro lia renkonto kun Jesuo. Do, li vivis proksimume dum la 1-a jarcento.

Laŭ la tradicio apogita ankaŭ sur la Apostolaj konstitucioj, li estis, post la konvertiĝo kaj la disvastigo de kristanismo, la unua episkopo de Ĉemara Cezareo[1] [2]; kaj pro tio li estas kultata kiel sanktulo ĉe diversaj kristanaj eklezioj[3].

En la EvangeliojRedakti

 
Foto de aktuala sikomoro en Jeriĥo: ĝi mermorigas tiun sur kiun suriris Zakĥeo.

La Evangelio laŭ Luko prezentas la personon de Zakĥeo (19,1-10)[4]. Okaze de alveno de Jesuo al Jeriĥo, Zakĥeo la publikano (kaj do malamata de la popolo), deziris lin vidi. Estante malalta, li elpensis suriri sikomoran arbon. Kiam Jesuo pasante sub la arbo haltas kaj diras: ”Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.” (Luko 19,5)

Zakĥeo lin ricevas en sia domo kaj konvertiĝas kaj promesas al Jesuo: “Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.” (19,8).

InterpretojRedakti

Ne nur la okuloj de Zakĥeo malpermesas vidi la Sinjoron: interlinie oni povas vidi ankaŭ spiritan obstaklon. Luko informas pri obstineco de Zakĥeo: “Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas”. Ne nur Zakĥeo lin volas distingi el la disĉiploj, sed estas interesata kompreni kia persono sin kaŝas malantaŭ tiu ulo. Zakĥeo, do, estas prezentata, kiel homo en serĉo, firma en sia volo kompreni, inklina sin tute elspezi la reputacion ĝis grimpi sur arbon por atingi sian celon. Zakĥeo estas prezentita kiel homo en esploro, firma en sia volo kompreni, preta riski la reputacion ĝis suriri arbon por atingi sian celon.

Tiu evangelia rakonto ebligas malkovri novan flankon de la karaktero de Jesuo kiu en tiu cirkonstanco uzas la ironion sen ofendi la personon. La Filo de Dio, vidante Zakĥeon kuŝanta sur la arbo, sentas jen kompaton jen ĝojon pro sceno tiom ridinda. En tiu epizodo rimarkindas la senprokrasta realigo de la misio de Jesuo, nome la dono de la savo por tiu kiu serĉas kun sincera koro. La eta homo Zakĥeo invitas leviĝi, suriri almenaŭ sur sikomoron: li estas ekzemplo de ne-rezignacio, sugestas ne utiligi la limojn de ĉiu homo kiel enturniĝon al la malengaĝiĝo, al la perdo de la esplorpuŝo. Zakĥeo elektas tiun sikomoron ĉar li scias ke Jesuo devas pasi tra tiu loko, kaj havas la paciencon atendi.

NotojRedakti

  1. Dirita ankaŭ “Surmara Cezareo” aŭ “Cezareo de Herodo” aŭ “Flavia kolonio”…
  2. Apostolaj Konstitucioj, volumo VII ĉap. 4: “De Cezareo de Palestino la unua (episkopo) estis Zakĥeo, kiu iam estis impostisto; post li estis Kornelio la tria Teofilo”.
  3. James Donaldson ([http://www.ccel.org/ccel/schaff/anf07.ix.viii.iv.html%7C
  4. Aramee Zakkaï «la justulo»

Aliaj projektojRedakti

KOMUNEJO prezentas anglalingvajn elementojn pri Zakĥeo: [1]

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Varios autores (2004), Sagrada Biblia, Nuevo Testamento (T. 5). EUNSA. Ediciones Universidad de Navarra, S.A. ISBN 978-84-313-2181-9.