Franco Zeffirelli
Gian Franco Corsi ZEFFIRELLI OBI, GU-OMRI (12a de Februaro 1923 – 15a de Junio 2019),[1] plej ofte konata kiel Franco Zeffirelli (itala prononco [ˈfraŋko ddzeffiˈrɛlli]), estis itala reĝisoro kaj produktoro de operoj, filmoj kaj televido. Li estis ankaŭ senatano el 1994 ĝis 2001 por la itala dekstra politika partio Forza Italia.
Franco Zeffirelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gian Franco Corsi Zeffirelli |
Aliaj nomoj | Franco Zeffirelli |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1923 en Florenco |
Morto | 15-an de junio 2019 (96-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Malsano |
Tombo | Cimitero delle Porte Sante (en) |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Romo |
Ŝtataneco | Italio |
Alma mater | Universitato de Florenco |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro aktoro libretisto televida produktoro filmproduktoro scenaristo politikisto filmreĝisoro reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.francozeffirelli.it |
Kariero
redaktiKelkaj el liaj operaj dezajnoj kaj produktoraĵoj iĝis tutmonde klasikaĵoj.[2][3][4][5]
Li estas konata pro kelkaj el la filmoj kiujn li reĝisoris, speciale pro la versio de 1968 de Romeo kaj Julieto, pro kiu li ricevis nomumon al la Academy Award. Lia versio de 1967 de The Taming of the Shrew (en itala "La Bisbetica domata") kun Elizabeth Taylor kaj Richard Burton restas la plej bone konata kinadaptaĵo de tiu sekŝpira teatraĵo. Lia serieto Jesuo de Nazareo (1977) ricevis kaj nacian kaj internacian laŭdojn kaj ĝi estis ofte elsendita televide por Kristnasko kaj Pasko en multaj landoj.
Kelkaj filmoj kaj filmaĵoj
redakti- La Bohème (1965; nur produktordezajno)
- Florence: Days of Destruction (1966) (dokumenta kurto)
- The Taming of the Shrew (1967)
- Romeo and Juliet (1968)
- Brother Sun, Sister Moon (1972)
- Jesus of Nazareth (1977)
- The Champ (1979)
- Cavalleria rusticana (1978) kun Tatiana Troyanos kaj Plácido Domingo
- Pagliacci (1978) kun Teresa Stratas, Sherrill Milnes kaj Plácido Domingo
- Endless Love (1981)
- Cavalleria rusticana (1982) kun Plácido Domingo kaj Elena Obraztsova
- Pagliacci (1982) kun Plácido Domingo kaj Teresa Stratas
- La Bohème (1982)
- La Traviata (1983) kun Teresa Stratas kaj Plácido Domingo
- Tosca (1985)
- Otello (1986) kun Plácido Domingo kaj Katia Ricciarelli
- Young Toscanini (1988)
- Hamlet (1990)
- Don Carlo kun Luciano Pavarotti kaj Daniela Dessì
- Storia di una capinera (Sparrow; 1993) kun Sheherazade Ventura
- Jane Eyre (1996)
- Tea with Mussolini (1999)
- Callas Forever (2002)
Notoj
redakti- ↑ . Lutto nel mondo del cinema: morto Franco Zeffirelli (it-IT) (15a de Junio 2019). Arkivita el la originalo je 2019-07-15. Alirita 15a de Junio 2019 .
- ↑ Search. Alirita 8a de Januaro 2017 .
- ↑ Tommasini, Anthony, "Virtuoso Poignancy Unfettered by Concepts", 16a de Januaro 2014. Kontrolita 8a de Januaro 2017.
- ↑ Teatro alla Scala. La Scala remembers Franco Zeffirelli (15a de Junio 2019). Alirita 8a de Januaro 2017 .
- ↑ Zeffirelli (germane). Wiener Staatsoper. Alirita 8a de Januaro 2017 .[rompita ligilo]
Bibliografio
redakti- Zeffirelli, Franco; John Tooley (intervjuoj de Anna Tims), "How we made: Franco Zeffirelli and John Tooley on Tosca (1964)", The Guardian (Londono), 23a de Julio 2012 en theguardian.com. Alirita la 24an de novembro 2020.
Eksteraj ligiloj
redakti- Franco Zeffirelli ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Franco Zeffirelli ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Italsenata profilo
- Intervjuo: Maria Callas and Callas Forever
- Intervjuo kun Zeffirelli de 1999 pri Tea With Mussolini Arkivigite je 2019-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- BBC Nekrologo: Franco Zeffirelli