Mortotuko

tolaĵo por mortinto

Mortotuko estas tolaĵo, kiun oni volvas ĉirkaŭ mortinto,[1] antaŭ esti entombigita.

La romianoj uzis por siaj mortintoj blankajn vestojn, kun purpuraj bordoj por magistratoj kaj tute purpurajn vestojn por censistoj. Ankaŭ la antikvaj grekoj uzis blankan koloron por siaj mortintoj. La hebreoj volvis ilin en blanka littuko kaj ligis ĝin per bendoj, kovrinte la kapon per tolaĵo nomita "ŝvitigilo".

En Anglio estis leĝo laŭ kiu oni devis entombigi la mortintojn ene de tolaĵo el lano, sen uzado de fadeno. Tiu tolaĵo estis ĉiam blanka onia vendis ilin laŭ pluraj prezoj kaj grandoj. Antaŭe oni devis bone lavi la korpon, kaj se temis pri viro, oni razis la barbon kreskiĝintan dum la mortiga malsano.

En la antikveco oni teksis speciale tiujn tolaĵon, kiel videblas en Homero ĉe Penelopo kaj ĉe la patrino de Eŭrialo en Virgilio. La imperiestrino Maria Terezia faris sian mortotukon per siaj propraj manoj kaj ŝiaj servistinoj tenis tion sekrete ĝis post ŝia morto.

Referencoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 23an de marto 2024.