Kataluna kristnaska ciklo

En Katalunio ekzistas pluraj festoj ĉirkaŭ kristnasko, kiuj mem povas havi rilaton al kristnasko, al la vintra solstico aŭ al novjaro. Laŭ tempa ordo la festoj estas Sankta Nikolao, Sankta Lucia kaj la Kripo, Sankta Tomaso, Kristnasko, la Kristnaska ŝtipo, Els Pastorets (la paŝtistetoj), Sankta Stefano, la Sanktaj Senkulpuloj, Jarfino aŭ la Viro de la Nazoj kaj la Tri Saĝuloj aŭ la Tri Magaj Reĝoj de Oriento.

Sankta Nikolao redakti

La tago de Sankta Nikolao je la 6-a de decembro estas tago por la knaboj kiuj elektis iun inter ili por vesti lin kiel episkopo Nikolaeto kaj grupe iri de domo al domo kantante kaj petante dolĉaĵojn. Nuntempe inter malmultaj lokoj la tradicio restas ĉe la impona monaĥejo de Montserrat, kie la akolitaj infankorusanoj elektas la episkopeton, kiu tiutage regas inter ili. Jen kelkaj retejaj ligiloj (en la kataluna lingvo): http://intercentres.cult.gva.es/intercentres/12000431/paginas/gallgallet.htm Arkivigite je 2010-01-27 per la retarkivo Wayback Machine, http://www.festacatalunya.cat/articles-mostra-1391-cat-festa_de_sant_nicolau_dger.htm, http://webspobles.ddgi.cat/sites/vall_den_bas/Pages_LeftMenu/santnicolau.aspx

Sankta Lucia redakti

La tago de Sankta Lucia je la 13-a de decembro estas tago por knabinoj. Tra la tempo ŝi iĝis patronino de la kudristinoj kaj nun estas la festo de la tajloristinoj/modistinoj kaj en kelkaj urboj okazas konkursoj de papervestaĵoj. En Barcelono, krom aliurbe, ĉe la placo de la katedralo, inaŭguriĝas la foiro de Sankta Lucia en kiu oni vendas ĉion necesan por la kripo aŭ staltrogo (katalune "pessebre", itale "presepe").

Kripo redakti

La kripo konsistas el diversforma reprezentado de la kristnaska stalo kaj ĉirkaŭaj kamparo, montaro, rivero, ŝafistoj, kamparanoj, eĉ la Tri Magaj Reĝoj de Oriento kaj la stelo, kiu gvidis ilin por adori kaj donaci al la ĵusnaskita reĝo de la reĝoj. Oni diras, ke Sankta Francisko el Asizo popularigis ĝin. Ĝis antaŭ nelonge oni ĝin konstruis en preskaŭ ĉiuj hejmoj, lernejoj, societoj, butikoj ktp. Ekde 2004, kelkaj infanlernejoj decidis rezigni ĝin pro respekto al granda kvanto da islamaj lernantoj. Kompreneble stariĝis polemiko. En Katalunio ekzistas federacio de kripaj asocioj, kiu organizas konkursojn. Vidu fotojn tie: http://dmoz.org/World/Català/Arts_i_cultura/Tradicions/Pessebres/ Arkivigite je 2012-04-28 per la retarkivo Wayback Machine . Vere gravaj art-kripoj estas atingitaj de ĝiaj membroj.

La butikoj konstruas kripojn en la montrofenestroj kaj la magistratoj de multaj urboj instalas grandan kripon en la placo de la urbodomo, kie la korusoj de la urbo kunvenas por kanti kristnaskajn kantojn, ("nadala" katalune) la tagon de la inaŭguro kaj dum la kristnaskaj ferioj. En kelkaj urboj oni okazigas vivantajn kripojn kun teatraj reprezentadoj en difinitaj tagoj; vidu: http://dmoz.org/World/Català/Arts_i_cultura/Tradicions/Pessebres/Vivents/ Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Jen lerneja vivanta kripo: http://www.xtec.es/ceiplesmoreres/festes/nadal.htm

Apartaĵo de la katalunaj kripoj disde la alilandaj estas la burleska persono Fekulo ("caganer" katalune). Fekulo estas kaŭranta paŝtisto, kun duone mallevitaj pantalonoj, kiu videble agas laŭ sia nomo. Nuntempe la multaj tiurolaj kirk-figuroj aĉeteblaj plievidentigas la aferon per staketo da ekskrementoj malantaŭ la Fekulo. Li plej ofte troveblas en flanko de la kripo.

Sankta Tomaso redakti

La tago de Sankta Tomaso je la 22-a de decembro estas la tago de la vintra solstico, la plej mallonga tago de la jaro. Se oni diras ke iu estas "pli kurta ol sankta Tomaso" signifas ke tiu havas kurtegan mensokapablon, ne rilate al sankta Tomaso sed al la tago, kompreneble. En kelkaj urboj kaj vilaĝoj inaŭguriĝas foiroj aŭ benefica lotumado pri bestoj, ĉefe kokoj, meleagroj kaj porkoj.

Kristnaska antaŭvespero redakti

Je la Kristnaska antaŭvespero (24-a de decembro) estas tre tradicia la katolika Meso de la Koko je la noktomezo de la kristnaska antaŭvespero (24-a de decembro). Kelkaj katolikaj familioj festas la Kristnaskan ŝtipon post la meso.

Kristnasko redakti

Nadal (Kristnasko), 25an de decembro, en Katalunio Kristnasko nomiĝas Nadal, vorto kiu devenas de la latina lingvo kaj signifas naskiĝon. Laŭ la specialistoj la festo rilatas rekte al vintra solstico, sed kun variantoj laŭ la religiemo de la familio. Ĉi tiun tagon la festo konsistas el la Kristnaska ŝtipo kaj festeno kunigante ĉiujn familianojn ĉe la plej maljuna praulo; kutime ĉe la gepatroj de la edzo aŭ ĉe la patraj geavoj.

Kiel en aliaj eŭropaj landoj dum ĉi tiuj ferioj gravas la naturaj aŭ magiaj donacoj. Rilate al tio estas du tagoj ĉe ni: La unua okazas la tagon de la Kristnasko kaj nomiĝas "Kristnaska ŝtipo" kaj la dua okazas la tagon de La Tri Magaj Reĝoj de Oriento, la 6an de januaro. La donacoj estis kategorie malsimilaj; dum Tió estis komuna afero kaj donacis ĉefe la desertojn kaj specialajn trinkaĵojn por la posta festeno, la Reĝoj, temas pri individuaĵo kaj donacis ludilojn aŭ karbon se la knabo nebone kondutis; nuntempe Tió donacas ambaŭ pro tio ke la infanoj povu ĝui la ludilojn dum la feriado kaj la Reĝoj, krom ankaŭ ludilojn, donacas utilaĵojn aŭ bezonaĵojn.

Do antaŭ la tagmanĝo, la infanoj ja malkvietiĝas ĉar baldaŭ, laŭ sia (bona aŭ malbona) konduto, ili ricevos premiojn aŭ punetojn de la "Kristnaska ŝtipo".

Kristnaska ŝtipo redakti

La tradicio de la "Kristnaska ŝtipo" estas diversmaniere nomata: "Tió de Nadal" ("Kristnaska ŝtipo"), "Tió" ("ŝtipo") aŭ "Tronca" ("trunko"). Ĝi estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio.

La klasika aŭ kampara formo de la Ŝtipo estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĝajoj. La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis aferojn tiel grandvalorajn kiel varmon kaj lumon, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵon, dolĉaĵojn, nugatojn.

La formo de la Kristnaska ŝtipo kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina") kaj ofte plasta nazo. La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte.

Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj la antaŭa vesper-nokto) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta. La afero konsistas pere de batoj kaj kantoj, devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava" (pr. kava) (kataluna ĉampansistema vino) kaj la ludiloj por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenio plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton.

La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (feku tió!), vortoj uzataj sinonime de "Tió de Nadal". Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, la Ŝtipo fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren.

En la ttt-ejo http://www.xtec.net/~ealtimir/solhivca.htm estas tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri, ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese starigi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo, en determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. alie dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonto de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiuj poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados.

La festo de la Kristnaska ŝtipo ankaŭ troviĝas aliloke sed kun malsamaj nomoj: en Eŭskio ekzistas Olenzero-emborra, en Aragono ĝi ricevas la nomojn Troncada, TozaTizón de Navidad, en Provenco ĝi nomiĝas Lo-Cacho-fioCachofio, en Bretonio ĝi estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin Trefoué, en Vestfalio Christbrand, en Valo de Aran ĝi nomiĝas Nadau Tidún.

La tradicio de la Kristnaska ŝtipo povus havi rilaton al tiu, de la Kristnask-arbo, kiu estas tradicia ankaŭ en Katalunio, sed nur de antaŭ kelkjardekoj kiel tiu de Papà Noel, eble pro la influo de usonaj filmoj. En multaj mezaj kaj grandaj butikoj kie oni povas aĉeti donacoj por tiuj festoj oni trovas tiun blankbarbulon kiu salutas kaj disdonas propagandaĵojn. Ĝi estas anstataŭita post Kristnasko por la Paĝio de la Tri Saĝuloj, kiu ricevas la mendo-leterojn de la geknaboj. Jen du bildoj de la Ŝtipo, kaj la kampara/antikva kaj la urba/moderna: http://www.etnocat.org/festa/nadal/tio/tio.html Arkivigite je 2005-12-02 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu tradicio estas tiel forta ke eĉ eksterlande la katalunoj praktikas ĝin. Vidu: http://www.casalcalifornia.org/album/ Arkivigite je 2005-09-05 per la retarkivo Wayback Machine (ĉe la ttt-paĝo klakumu sur [_2004_Festa_Nadal_] aŭ [_2003_Festa_Nadal_])

La kristnaska festeno redakti

Tradicie oni manĝas buljonon el porko, bovo, kokino, legomoj (i.a. kikeroj kaj terpomoj), ktp. Post la buljono oni manĝas la ingrediencojn. Trie venas la rostita koko aŭ meleagro kun konfititaj prunoj kaj pinsemoj. En ekonomie bonfartaj familioj modiĝis la konsumo de mar-fruktoj. Ĉio abunde "irigaciita" per "cava" (pr. kava) (kataluna ĉampanizita vino). Kiel deserto, sortimento da nugatoj. Dum la manĝado de la desertoj la infanoj recitas versaĵojn priskribante la feston, kiuj ĉiam multe samas, kaj pro kio ili ricevas monerojn. Poste ĉiuj kolektiĝas apud la kripo kaj kantas tradiciajn kristnaskkantojn.

Els Pastorets (La Paŝtistetoj) redakti

Els Pastorets temas pri amatora teatraĵo reprezentita tra la tuta Katalunio ekde la kristnaska tago ĝis meze de januaro. Ĝi konsistas el la scena reprezentado de la naskiĝo de Jesuo. Ĝi eble devenas de la antikva kantado de la Eritrea Sibilo, maljuna virino, al kiu Apolono (la Suna Dio) en la vintra solstico donis la kapablon prognozi la estontecon kaj kiu, laŭ la tradicio, prognozis la finan juĝon kaj la alvenon de Jesuo.

En la 13an jarcenton estis farita la unua traduko en la katalunan, kiu atingis nuntempon sub la nomo "El cant de la Sibil·la" (la kanto de la Sibilo). Ĉiujare ĝi estas reprezentita en Majorko kaj estas unu el la plej vivaj tradicioj de la Kristnasko.

La teatra reprezentado de "Pastorets" (ŝafistetoj) komenciĝis je la fino de la 18a jarcento. Resume ili estas scenaj verkoj, en malsamaj aktoj simbolantaj la fortojn de la bono kaj de la malbono (diabloj - anĝeloj) kun la enmeto de ŝafistoj, la homoj, kiu iris adori Jesuon.

Por spekti videojn guglu aŭ klaku ĉi tien.

Sankta Stefano redakti

La 26an de decembro, estas tradicia festotago en Katalunio. Se la kristnaskan tagon oni tagmanĝis ĉe la familio de la edzo, la Sanktan Stefanan tagon oni tagmanĝas ĉe la familio de la edzino, aŭ inverse. Tradicie oni manĝas kaneloniojn farĉitajn per muelita rostaĵo restanta de la antaŭa tago.

Sanktaj Senkulpuloj redakti

La festo de la Sanktaj Senkulpuloj, la 28an de decembro, ne same viglas ĉie sed... vidu: http://www.festes.org/noticia.php?id_noti=257. Ĝi similas al la angla-saksa Ŝercotago de la 1-a_de_aprilo. Religie tio rilatas al la masakro de la knabetoj de Bet-Leĥemo, far Herodo la Granda, menciita en la Biblio. Malfacilas rilatigi tiun rakonton al la antikvaj burleskaj tradicioj priridi senpune la najbaron (fakte, nuntempe, la plenkreskuloj sin retenas kaj nur la infanoj kaj junuletoj praktikas tion). La ŝercoj komencis la tagon de sankta Nikolao kaj estas anticipoj de tiuj kiuj venos en la Karnavalo. Resume, nuntempe la ŝerco konsistas el "penjar la llufa", t.e. surstrate pendigi eltoditan paperan marioneton surdorse al naiva trompeblulo; tio multe ridigas la homojn, ĉefe la infanojn. Ankaŭ estas tradicio ke la amas-komunikiloj, ĵurnaloj, radio- kaj televid-stacioj publikigas neeblan aŭ malveran novaĵon kiun la homoj klopodas malkovri. Sekvontage la aŭtoroj malkovras la falsaĵon.

Kelkaj socialaj alternativaj grupoj uzas ĝin -iam ajn- por protesti aŭ averti la ĝeneralan publikon kontraŭ registaraj trompo-flataj proponoj aŭ por moki la registarojn kiam ĝi plenumas fiaskojn aŭ por averti ilin pri ne popularaj agoj. Jen iu pri la kataluna statuto: http://www.plataforma-llengua.org/pagina.php?id=313 Arkivigite je 2005-10-30 per la retarkivo Wayback Machine

Jarfino aŭ la Nazulo redakti

La lasta tago de la jaro estas magia tago, dum kiu surstratiĝas viro havanta tiom da nazoj kiom tagoj havas la jaro. La infanoj atente serĉas tiun viron surstrate kaj nur kelkaj sukcesas vidi lin. (Ofte promenantoj klarigas al infanoj, ke la Nazulo pasis antaŭ nur kelkaj minutoj)

La Tri Saĝuloj aŭ La Tri Magaj Reĝoj de Oriento redakti

Laŭ la biblia Nova testamento la Tri Magaj Reĝoj de Oriento alportis donacojn al Jesuo gviditaj de stelo.

Melkioro, helhaŭtulo, vestas laŭ la stilo de reĝo de la gotika mezepoko, estas la plej juna reĝo, sed ŝajnas la plej maljuna ĉar havas blankajn barbon kaj hararon, ĉar Jesuo punis lin pro superflua elmontro de liaj forto kaj juneco. Li alportas ladaĵojn al la infanojn. Gasparo, ankaŭ helhaŭtulo kaj simile vestita, havas kaŝtankolorajn barbon kaj hararon. Li alportas la ludilojn. Baltazaro estas malhelhaŭtulo kaj vestas kiel la araboj. Li alportas bulon de karbo por la infanoj kiuj estas kondute malbonaj. Temas pri karbokolora sukeraĵo kiun oni povas manĝi sed utilas kiel eduka simbolo malgraŭ ke iom paternalisma: "Oni malbonkondutis do oni nur ricevas karbon". Se iu elstarulo, firmao, societo aŭ politika partio kondutas malbone, la Reĝoj povas alporti multe da karbo surstraten antaŭ la koncerna domo aŭ sidejo. Jen pruvo: http://www.adenc.org/notes/2000/20000106golf.htm

En multaj katalunaj urboj kaj vilaĝoj, malsimilnomaj Paĝioj, laŭ ĉiu loka tradicio, ricevas la infanajn mendo-leterojn dum la kristnaskaj ferioj antaŭ la alveno de la Reĝoj, preparas la vojon por ili kaj informas ilin pri kiuj geknaboj estas kondute bonaj aŭ malbonaj. En la nordo de Katalunio kaj en la Norda Katalunio (la franca Rusiljono), ekzistas aliaj estaĵoj. Unu el ili estas "Fumera", (fumo-nubo), ĉiujare malpli rememorita, kiu havas sep okuloj, kvar en la vizaĝo kaj tri en la nuko, kaj eniras tra la kamentuboj; informiĝas pri la konduto de la infanoj kaj informas la Reĝoj. Alia tiuzona estaĵo estas "Pelut" (long-har-abunda), ursaspekta kun plenpajla sako surdorse kaj surtuta peltaĵo kiu prenas la malbonajn knabojn sur ĉareto kaj disdonas la pajlon al bonkondutuloj por lasi ĝin en la balkono por ke la kameloj de la Reĝoj sciu kie halti por manĝi ĝin dum la Reĝoj lasas la donacojn ... tre similaspekta al Kristnaska Paĉjo sed ĉiam submetita al la Reĝoj (laŭ Joan Amades, 1890-1959, grava kataluna folkloristo kaj grava esperantisto) .

5-an de januaro, la Kavalkado de la Tri reĝoj redakti

Vespere alvenas la Kavalkado de la Tri reĝoj de Oriento, la infanaro alkuniĝas surstrate kie la sekvantaro devas pasi; multloke la infanoj kunportas lanternojn kiuj lumigas la itineron kaj en iuj urboj oni kantas la kanton de la Tri reĝoj, diversloke kun malsamaj variantoj. Dum la kavalkado pasas, la infanoj, kiuj ankoraŭ ne faris tion, liveras la leteron al la Reĝoj aŭ al la Reĝaj Paĝioj. La letero estas plena da iluzioj, kun listoj de ludiloj kaj donacoj por la tuta familio, kun malgrandaj konfesoj pri petoloj kaj malbonfaroj, kaj ankaŭ deklaroj de bonaj intencoj. Foje la plej malgrandaj knaboj sub la premo far la gepatroj, geavoj kaj aliaj konatoj, sin sentas devigitaj rezigni la uzadon de la suĉumo aŭ suĉilo kaj krom la nervoj pro la speciala tago ili trapasas malbonan nokton pro la manko de io por suĉi kio malhelpas la trankviliĝon.

Por indiki al la Reĝoj kie meti la donacojn kaj ludiloj, oni kutime metas pladon po ĉiu membro el la familio, oni ankaŭ metas ege politajn ŝuojn, kaj ofte iom da manĝaĵo kaj por la Reĝoj kaj ilia eskorto kaj ankaŭ por la bestoj (kameloj, ĉevaloj, elefantoj...).

La kavalkado de la Tri reĝoj, kiu krom la Reĝoj kaj la eskorto ankaŭ konsistas el ĉaroj aŭ kamionoj plenplenaj de skatoloj kun la nomo de la butikoj de la urbo kaj la nomo de la varoj kiujn la Reĝojn aĉetis por donaci al la knaboj. Laŭ la grando de la urbo tiom grandas la kavalkado. Tiu de la urbo Alcoi (valencia lando) proklamiĝas esti la plej antikva kavalkado en la mondo; tie la Reĝoj kaj Paĝioj paŝas tra la amaso, disdonante la donacojn rekte al la infanoj. En malgrandaj vilaĝoj, kiel tiu kie loĝas mia nepo ankaŭ okazas tiu rekta disdonado.

Jen fotoj de la Barcekona Kavalkado: http://www.bcn.es/alcalde/catala/galeria/foto_2005_cavalcada_reis.htm[rompita ligilo] , jen Caldes de Malavella: http://www.caldes.org/esdev/2002/reis/ Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Reĝoj rajdante ĉevalojn kaj la Karbonisto: http://www.vilafrancaterrabona.com/fotonadal0405.htm Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

6-an de januaro, Tago de la Reĝoj redakti

Estas la antonomazia tago de la infanoj, kiuj ekde la unua horo de la mateno jam estas vekiĝintaj kaj vekas ĉiujn pro la ekscitiĝo kaj la iluzio malkovri kion estas tio, kion la reĝoj lasis al ili. Ĉe la plejparto de la hejmoj ĉio estas ridoj, ridetoj kaj ĝojoj. La saman matenon se estas sunbrila tago la placoj kaj stratoj estas plenajn de infanoj kun novaj ludiloj: bicikloj, pilkoj, infanaj kaleŝetoj kaj ludoj ĉiuspecaj. Neniam mankas la moda ludilo pri kiu dum ĉi tiuj tagoj estis bombastita al ni per senĉesaj reklamoj tra la amaskomunikiloj por ke ĝi estu mendita kaj aĉetita de la Reĝoj.

La lunĉo jam estas la lasta el tiuj de la kristnaska feriado kaj rimarkiĝas en ĉiuj homoj certa ŝtopo kaj deziroj reiri al la normaliĝo. Estas tipaĵo de la festo la ringoforma kuko de Reĝoj en kiu estas kaŝita fabo kaj en la centro troviĝas or-kartona krono. Kiu trovas la fabon estas nomita "Reĝon aŭ Reĝinon de la fabo" en reprezentado de la Reĝoj de Oriento kaj estas kiu vestos la kronon kaj prezidos la feston.


Vidu ankaŭ redakti

Caganer