Federaciaj feriaj tagoj de Usono

Feriaj tagoj de Usono estas tagoj de la jaro dum kiuj laŭleĝe la oficistoj kaj dungitoj de federaciaj registaraj instancoj ne laboras, kaj en kiuj la registaraj oficejoj ne malfermiĝas. Dek unu tagoj tiaj nun ekzistas, el kiuj dekopo (ĉiuj escepte de Inaŭgura Tago) estas vaste rekonataj ankaŭ ekster la federacia registaro.[1] Se feria tago okazas semajnfine (en sabato aŭ dimanĉo) oni kutime ferias en la plej proksima labortago (t.e. vendredo aŭ lundo) kompense. La diversaj ŝtatoj kaj lokaj registaroj (kantonoj, urboj/municipoj ktp) ofte havas proprajn feriajn tagojn, kaj ekzistas ankaŭ vaste festataj tagoj, kiuj tamen ne estas laŭleĝaj ferioj, ekzemple la Sankt-Valentena tago en la 14-a de februaro, kaj ankaŭ federacie leĝigitaj festotagoj, kiuj ne estas ferioj,, kiel ekzemple la Flago-tago en la 14-a de junio[2].

Listo de federaciaj festotagoj redakti

Dato Oficiala nomo / Esperantigo Jaro de Oficiala Feriiĝo Procentaĵo de usonanoj, kiuj ferias tiutage Kromnotoj
1-a de januaro (Fikse) New Year's Day[3]
Novjara Tago
72%[4] Solenas la komenciĝon de la kalendara jaro. Oni festas la antaŭan vesperon kaj je noktomezo spektas piroteknikaĵojn aŭ la Pilkofalon ĉe Times Square.
Tria lundo en januaro Birthday of Martin Luther King, Jr.[3]
Naskiĝtago de Martin Luther King
1986 26%[5] Honoras al Martin Luther King okaze de lia naskiĝdatreveno.
20-a de januaro en jaroj divideblaj per 4 Inauguration Day
Inaŭgura Tago
Solenado de la inaŭguro de la usona prezidento[6] (Tio estas ferio nur por registaraj dungitoj en kaj ĉirkaŭ Vaŝingtono, kaj nur en ĉiu kvara jaro.)
Tria lundo en februaro Washington's Birthday [3]
Naskiĝtago de Vaŝingtono
1879 52%[7] Akto de la Kongreso en 1879 faris la naskiĝdatrevenon de la unua prezidento de Usono, George Washington, la 22-an de februaro, oficiala feria tago. Feri-normiga akto de 1968 ŝanĝis la tagon al la tria lundo en februaro, do plej frue la 15-a kaj plej malfrue la 21-a. Sekve, la ferio neniam kunokazas kun la efektiva datreveno. En iuj ŝtatoj oni observis ferion ankaŭ la 12-an de februaro por soleni la naskiĝdatrevenon de Abraham Lincoln. Multaj homoj do nomas la trian lundon de la monato "Presidents' Day" — "Tago de la Prezidentoj" — por honori ne nur Vaŝingtonon kaj Linkolnon, sed eventuale iujn-ĉiujn prezidentojn de Usono. Tamen la leĝo ankoraŭ oficiale rekonas tiam nur la naskiĝtagon de Washington.[8]
Lasta lundo en majo Memorial Day [3]
Tago de la Falintoj
21%[9] Honoras la militmortintojn de Usono ekde la Enlanda Milito. Markas neoficiale la komencon de la somera sezono (por lernejoj, turismo ktp). Ĝis 1968 observita la 30-an de majo.
4-a de julio (Fikse) Independence Day [3]
Tago de Sendependiĝo (Usono)
79%[10] Datreveno de la publikiĝo de la Usona Deklaro de Sendependeco.
Unua lundo en septembro Labor Day [11]
Tago de Laboro
53%[12][13] Celebras la atingojn de la laboristaro. Markas la neoficialan finon de la somera sezono (komenciĝinta je la Tago de la Falintoj).
Dua lundo en oktobro Columbus Day [3] 8%[14] Honoras Kolumbon, tradicie rigardita kiel la "eltrovinto" aŭ "malkovrinto" de la Okcidenta duonsfero. Tradicie solenita la 12-an de oktobro.
11-a de novembro (Fikse) Veterans Day [3]
Tago de Veteranoj
43% [15] Honoras ĉiujn veteranojn de la usonaj militaj servoj (armeo, mararmeo, ktp). Oni observas ĝin tiudate por memori la finiĝon de la unua Mondmilito en 1918 ("11-a horo de la 11-a tago de la 11-a monato").
Kvara ĵaŭdo en novembro Thanksgiving Day [3]
Dankotago
87%[16] Tradicia tago por danki pro la rikoltaĵoj de la jaro, kutime festante per bankedo kun meleagraĵo.
25-a de decembro (Fikse) Christmas [3]
Kristnasko
90%–95%[17][18] Origine kristanisma festo solenante la naskiĝon de Jesuo Kristo, kortumoj en Usono ĝenerale dekretis, ke la oficiala rekonado de Kristnasko en Usono estas ĝenerale kultura kaj sekulara, kaj ne religia.[19][20]

Eksaj feriaj tagoj de Usono redakti

Dato Oficiala nomo
Esperantigo
Remarks
8-a de januaro The Eighth
La Oka
Memorigis pri la usona venko kontraŭ Britio en la Batalo de Novorleano. Oficiala de 1828 ĝis 1861.[21]
Tria lundo de aŭgusto Victory Day
Tago de la Venko
Pri la usona venko kontraŭ Japanio fine de la 2-a Mondmilito. Oficiala de 1948 ĝis 1975.[22]

Fontoj redakti

La artikolo estas kreita surbaze de la angla Vikipedio.

  1. 2010 Federal Holidays. Opm.gov. Alirita February 5, 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-04. Alirita 2016-02-01. angle
  2. Usona statuto pri Flag Day angle
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 5 U.S. Code § 6103 - Holidays | LII / Legal Information Institute. Law.cornell.edu. Alirita 2014-03-03. angle
  4. Survey: Most Americans not celebrating New Years Eve. angle
  5. Making of the King holiday. angle
  6. US Department of Commerce: Federal, state, and local holidays. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-26. Alirita 2016-02-01. angle
  7. hhgregg Celebrates President's Day with Deals Inspired by America's First Ladies. angle
  8. 5 U.S. Code § 6103 - Holidays | LII / Legal Information Institute. .law.cornell.edu. Alirita 2014-03-03. angle
  9. Memorial Day. angle
  10. Independence day. angle
  11. 5 U.S. Code § 6103 - Holidays | LII / Legal Information Institute. Law.cornell.e du. Alirita 2014-03-03. angle
  12. Five Things Labor Unions Do To Celebrate Labor Day. angle
  13. Labor Day. angle
  14. Should We Still Celebrate Columbus Day?. angle
  15. 43 percent will do something special to honor Veterans Day. angle
  16. 13 percent Americans don't plan to celebrate Thanksgiving.. angle
  17. Ever popular: 90 percent of all Americans celebrate Christmas. angle
  18. Christmas Strongly Religious for Half in U.S. Who Celebrate It. Gallup, Inc.. angle
  19. http://skepticism.org/timeline/december-history/10897-ganulin-us-court-rules-us-government-can-recognize-christmas-official-paid-holiday.html Arkivigite je 2015-10-18 per la retarkivo Wayback Machine angle
  20. http://www.leagle.com/decision/199989571FSupp2d824_1805.xml/GANULIN%20v.%20U.S. angle
  21. "The War of 1812", Northeast Regional Office, National Park Service, Eastern National (2013), p. 147 angle
  22. Where they still celebrate Victory over Japan. angle