Timolbluo

kemia kombinaĵo
Timolbluo
Kemia strukturo
Koloro de la timolbluo laŭ
malsamaj acido-bazaj solvaĵoj:
respektive acida, neŭtrala kaj alkala medioj.
Kemia strukturo de la timolbluo
en malsamaj pH, respektive <1,2,
inter 2,8 kaj 8 kaj supera al 9,6.
Alternativa(j) nomo(j)
Timolsulfonaftaleino
Kemia formulo
C27H30O5S
CAS-numero-kodo 76-61-9
ChemSpider kodo 59008
PubChem-kodo 65565
Fizikaj proprecoj
Aspekto bruneco-verdaj kristaloj
Molmaso 466.59 g mol−1
Fandopunkto 221–224 °C (430–435 ; 494–497 K)
Solvebleco:Akvo Nesolvebla
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H319, H350, H361
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P305+351+338, P308+313, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Timolbluobluo de timolo[3] estas bruneco-verda aŭ ruĝeco-bruna kristaleca polvo uzata en pH kiel indikilo. Ĝi estas nesolvebla en akvo kaj solvebla en alkoholo kaj diluita alkalaj solvaĵoj. Ĝia koloro estas ruĝa kiam la pH troviĝas malsupra ol 1,2, oranĝokolora kiam la pH estas inter 1,2 kaj 2,8, flava kiam la pH estas inter 2,8 kaj 8,0, verda kiam la pH estas inter 8 kaj 9,6 kaj blua kiam la pH estas supera al 9,6[4].

La timolbluo, kiu apartenas al la familio de la sulfonaftaleinoj, prezentas tri kemiajn strukturojn laŭ la koncentriĝo de hidrogeno en la solvaĵo. Ĝenerale, oni preparas la indikilon kiel solvaĵo 1% el ĝia natria salo. Oni muelas en pura vitro-pistilo unu gramon da indikilo en 21,5 ml da solvaĵo kun natria hidroksido 0,1 M. Ĉi-miksaĵo diluiĝas en unu litron da akvo dejonigita aŭ distilita. Alia indikita formulaĵo estas la solvaĵo 0,04% m/v en NaOH 0,0086 M.

Kolorŝanĝo de la
timolbluo
acida medio
ruĝa
1-a turnopunkto
pH 1.2 à pH 2.8
acida medio
flava
2-a turnopunkto
pH 8.0 à pH 9.6
baza medio
blua
Timolbluo (pH indikilo)
pH < 1,2 pH inter 2,8 kaj 8,0 pH > 9,6
ruĝa flava blua
Kemia indikilo

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. LabChem. Arkivita el la originalo je 2021-09-17. Alirita 2017-06-19.
  2. Carl Roth
  3. Encyclopedia of Soil Science, Ward Chesworth
  4. Electro Chemistry