Faktoro de von Willebrand

La faktoro de von Willebrand (en angla, vWF) estas glikoproteino de la sango kiu intervenas en la dekomenca momento de la hemostazio. Ĝia funkcio, kun la fibronektino estas permesi ke la platetoj kuniĝu stabile al la surfaco. La geno kiu kodigas la sintezon de la unueco de faktoro de von Willebrand estas en la kromosomo 12.

La nesufiĉo de tiu faktoro estas konata kiel malsano de Von Willebrand. Krome, la faktoro de von Willebrand ekzistas en granda nombro de diversaj patologioj, kiel la trombocitopena tromboza purpuro, la sindromo de Heyde kaj eble la hemoliz-uremia sindromo.[1]

vWF estas grandega glikoproteino multmera ekzistanta en la sangoplasmo, kaj produktita konstitue en la endotelio (en la korpoj de Weibel-Palade), en la megakariocitoj (la antaŭaĵoj de la platetoj) kaj de la subendotelia konektiva histo.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Sadler JE (1998). «Biochemistry and genetics of von Willebrand factor». Annu. Rev. Biochem. 67: 395-424. PMID 9759493. doi:10.1146/annurev.biochem.67.1.395.