Desierto (Dezerto) estas franc-meksika trilera filmo de 2015 de drama temaro, reĝisorita de Jonás Cuarón kaj stelulita de Gael García Bernal. La agado okazas en dezerto inter Meksiko kaj Usono, kaj temas pri drama aventuro de eksterleĝaj migrantoj persekutitaj de sadisma murdisto.

Desierto
filmo
Originala titolo Desierto
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2015, 20 apr. 2017
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo
Kameraado Damián García
Reĝisoro(j) Jonás Cuarón
Produktisto(j) Alfonso Cuarón
Scenaro Jonás Cuarón
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Yoann Lemoine
Rolantoj Gael García Bernal • Jeffrey Dean Morgan • Alondra Hidalgo • Marco Pérez • Diego Cataño
Produktinta firmao Esperanto Filmoj
IMDb
vdr

La filmo estis montrita en la Internacia Kinfestivalo de Toronto 2015,​ kie ricevis Premion de Kinkritikistoj (FIPRESCI). Ĝi estis premierita en Usono en marto 2016 pere de STX Entertainment. La filmo estis elektita por reprezenti Meksikon en la kategorio de Plej Bona Neanglalingva filmo en Oskar-premioj. Ĝi estis nomumita por Premio Platino en la kategorio de Plej Bona Sonreĝisorado en 2017.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Grupo de meksikaj migrantoj eksterleĝe trairas la limon kun Usono; kiam la kamiono kiu transportas ilin paneas meze de la dezerto, la gvidistoj siple indikas la direkton al Usono kaj la migrantoj devas trairi perpiede la dezerton. Moisés (Gael García Bernal), estas membro de la migranta grupo, kiu fakte duoniĝas survoje. Sam (Jeffrey Dean Morgan) estas ĉasisto veturanta kamionete, kiu pere de pafilo M1 Garand kaj ĉashundo Tracker trejnita por murdi persekutas la migrantojn kaj senkompate murdas unu post alian la majoritaton de la grupo, inklude la gvidiston Mechas. Restas vivantaj nur Moisés kaj Adela (Alondra Hidalgo) post longa fuĝo kaj peno por travivi la terurajn klimatkondiĉojn de la dezerto. Finfine venas nokto kaj la du duopoj (persekutantoj kaj persekutatoj) dezerte tranoktas.

Adela rakontas al Moisés ke akompanis ŝin sendito de ŝiaj gepatroj kiu fakte anstataŭ protekti seksatakis ŝin dum la veturado; tamen nun ankaŭ li esta mortinta, do ŝi estas sola en la dezerto. Moisés siaflanke rakontas al Adela, ke li jam estis en Usono kaj ke lia familio atendas lin en Oakland; li montras parolantan pluŝurseton ricevitan de lia filo antaŭ deportado, kaj kiun Moisés promesis redoni al li. Dum Sam ripozas ĉe sia hundo Tracker, kaj rakontas al li kiel li amis la iaman dezerton, sed nun malamas la novalvenintoj; la varmo ŝajnas frenezigi lin.

Sekvamatene Adela kaj Moisés gvatas la tranoktejon de la ĉasisto kaj ŝtelas la kamioneton de Sam, uzante la pluŝurseton por trompe devojigi kaj Sam kaj Tracker. La paro de migrantoj forfuĝas per la kamioneto, sed Sam pafas kaj Adela estas vundita, kio rezultas en akcidento de la kamioneto. Ili fuĝas ĉiam persekutitaj de Sam kaj lia hundo. Moisés devas forlasi la vunditan Adela, kaj uzas bengalpafilon por malproksimigi Sam disde Adela; Tracker persekutas deproksime Moisés en terura kaktejo kie Moisés se uzas duan bengalon kontraŭ Tracker, kiu rezultas mortvundita; Sam trovas Tracker mortovundita kaj tute dolore pafas al ĝi por finigi ĝian suferon, kio pliiĝas sian deziron murdi Moisés.

Post nova longa persekutado inter rokoj, Sam kaj Moisés barakte luktas, falas kaj Sam rompas sian kruron. Ambaŭ batalas por atingi la pafilon, kaj estas Moisés kiu akiras ĝin: li minacas Sam kiel murdisto de tiom da homoj kaj pro klopodoj murdi Adela kaj li mem. Sam pardonpetas. Sed Moisés revenas savi Adela.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

 
Tipa pejzaĝo de la filmo.
  • Gael García Bernal kiel Moisés.
  • Jeffrey Dean Morgan kiel Sam.
  • Alondra Hidalgo kiel Adela.
  • Diego Cataño kiel Mechas.
  • Marco Pérez kiel Lobo.
  • Óscar Flores kiel Ramiro.
  • David Lorenzo kiel Ulises.
  • Lew Temple kiel limagento.

Referencoj redakti

  1. Chang, Justin (17a de septembro 2015). «Toronto Film Review: ‘Desierto’» (en angla). Variety. Konsultita la 4an de februaro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [www.stxmovies.com/desierto/ oficiala retejo].
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Desierto (película) en la hispana Vikipedio.