Sonora-Dezerto

(Alidirektita el Sonora Dezerto)

Sonora-Dezerto estas montara dezerta, seka areo en okcidenta parto de federacia ŝtato Arizono, sudorienta parto de Kalifornio, okcidenta parto de meksikaj federaciaj ŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Sonoro.

Sonora-Dezerto
ekoregion
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojMeksiko, Usono

Koordinatoj32° 15′ 36″ N, 112° 55′ 34″ U (mapo)32.26-112.92611111111Koordinatoj: 32° 15′ 36″ N, 112° 55′ 34″ U (mapo) [+]
Areo310 800 km² (31 080 000 ha) [+]

Sonora-Dezerto (Tero)
Sonora-Dezerto (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Sonora-Dezerto
Vikimedia Komunejo:  Sonoran Desert [+]
vdr
Baboquovari-pinto en la dezerto

Al tiu varmega, seka areo apartenas ankaŭ la Kolorado- kaj Yuma-dezerto. Oni povis elformi kultiveblajn agrojn per akvumado, ekz en la valoj de Coachella kaj Imperial.

Dum la vintraj monatoj multaj turistoj vizitas la mildklimatajn ripozejojn de Sonora-Dezerto, inter ili Palm Springs en Kalifornio, same Tusono kaj Fenikso en Arizono.

En la dezerto troviĝas kelkaj indianaj rezervejoj (ekz. Papago, Pima).

Biogeografio redakti

Fitogeografie, Sonora-Dezerto estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarktisa Regno (vidu : Flaŭra regno).

Biogeografie, Sonora-Dezerto estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono Sonora- kaj malsupra-kalifornia dezertoj. Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto   Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro   Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto   Meksiko,   Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo   Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro   Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto   Usono
PA1310 Sonora-Dezerto   Meksiko,   Usono