Kaliforni-duoninsula Dezerto

Kaliforni-duoninsula Dezerto estas duondezerto kiu konstituas tersupraĵan ekoregionon el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kalifornia Duoninsulo en ekstrem-okcidenta Meksiko [1].

Kaliforni-duoninsula Dezerto
Desierto de Baja California
dezerto, duondezerto
Stenocereus eruca
Lando Meksiko Meksiko
Subŝtato Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio
Areo 77 700,0 km² (7 770 000 ha)
Biomo Dezertoj kaj kserofitaroj
Klimato Subtropiko
Situo de Kalifornia Duoninsulo
Situo de Kalifornia Duoninsulo
Situo de Kalifornia Duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Baja California Desert

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras 77 700 kvadratajn kilometrojn kaj ampleksas plimulton de la okcidenta deklivaro de la duoninsulo. Ĝi okcidente estas limigita de Pacifika Oceano, oriente de la duoninsula montaro kaj ĝi centriĝas ĉirkaŭ la koordinatoj 27° 44′ Nordo 113° 36′ Okcidento / 27.74 °N, 113.6 °U / 27.74; -113.6 (mapo)Koordinatoj: 27° 44′ Nordo 113° 36′ Okcidento / 27.74 °N, 113.6 °U / 27.74; -113.6 (mapo) [2]. Norde de latitudo de 30° N, Kaliforni-duoninsula Dezerto transiras al kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj. La ekstrem-suda parto de la duoninsulo troviĝas ene de la sankt-lukaj kserofitaroj. En la nordo situas la pinaroj-kverkaroj de Sierra Juárez kaj de San Pedro Mártir, kie iom da arbospecioj vegetas inkluzive de la preskaŭ minacata Washingtonia filifera (arekacoj) [3].

La klimato estas seka kaj subtropika. Kvankam la precipitaĵo estas malalta, la oceano provizas per iom da humideco kaj moderigas la temperaturon kompare kun tiu de la Sonora-Dezerto, kiu troviĝas je la orienta deklivaro de la duoninsula montaro.

Kaliforni-duoninsula Dezerto troviĝas en la okcidenta parto de Kalifornia Duoninsulo, kaj okupas plimulton de la meksikaj subŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. La altitudoj varias ekde montaroj en la okcident-centra parto (1 000 - 1 500 m), al ebenaĵoj de meza altitudo (300 – 600 m), kaj vastaj areoj de marbordaj dunoj.

Flaŭro redakti

 
Vegetaĵara tipo en la ekoregiono.

La ekoregiono estas plejofte kovrita de kserofitoj, kiuj kreas variajn komunumojn depende de altitudo kaj grundo. La ekoregiono havas ĉirkaŭ 500 speciojn da vaskulaj plantoj, de kiuj iuj estas endemiaj, ekzemple Fouquieria columnaris (erikaloj) aŭ Stenocereus eruca (kaktoj).

Faŭno redakti

Minacoj kaj konservado redakti

Referencoj redakti

  1. Taylor H. Ricketts, Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999
  2. World Wildlife Fund. Baja California desert ecoregion. globalspecies.org. Alirita 2012-03-07.
  3. angle C. Michael Hogan. 2009

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto   Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro   Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto   Meksiko,   Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo   Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro   Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto   Usono
PA1310 Sonora-Dezerto   Meksiko,   Usono

Eksteraj ligiloj redakti