Grandbasena Dezerto

La Grandbasena Dezerto estas parto de la Granda Baseno inter Sierra Nevada kaj la montaro Wasatch. La dezerto estas geografia regiono kiu ege koincidas kun la Grandbasena Arbustostepo difinita de WWF, kaj kun la ekoregiono Centraj Baseno kaj Montaro difinita de la Usonaj Mediprotekta Agentejo kaj Geologia Esplorservo. Ĝi estas moderklimata dezerto kun varmaj, sekaj someroj kaj neĝoproduktaj vintroj.[1] La dezerto okupas grandan parton de la ŝtato Nevado, kaj etendas al okcidenta Utaho, orienta Kalifornio, kaj Idaho. La dezerto estas unu el la kvar biologie difinitaj dezertoj en Nordameriko, aldone al la Mojave, la Sonora, kaj la Ĉiuaŭa Dezertoj.[2]

Grandbasena Dezerto
ekoregiono
Great Basin Desert 3 by Earth's beauty site.jpg

Grandbasena Dezerto (Tero)
Mapo de ekoregionoj de centra Nevado.
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Great Basin Desert [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

NotojRedakti

  1. "What is the Great Basin?". National Park Service. Alirita la 27an de majo 2019.
  2. Grayson, D.K. (1993). The desert’s past; a natural prehistory of the Great Basin. Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press. OCLC 668191550.