PepinoPipino (ĉ. 63516-a de decembro 714), komune konata kiel Pepino el Herstal, estis ŝtatestro kaj militestro de Frankoj kiu de facto regis super Francio kiel majordomo ekde 680 ĝis sia morto en 714. Li prenis la titoln de Duko kaj Princo de la Frankoj, post sia konkero de ĉiuj frankaj regnoj.

Pepino el Herstal
Persona informo
Pépin d'Herstal
Naskiĝo ĉ. 635
en Herstal
Morto 16-an de decembro 714 (0714-12-16)
en Jupille-sur-Meuse
Familio
Dinastio ArnulfidojPipinidoj vd
Patro Ansegisel vd
Patrino Begga vd
Gefratoj Martin of Laon vd
Edz(in)o Plectrude • Alpaida vd
Infanoj Drogo de Ĉampanjo • Grimoald the Younger • Karolo Martelo • Childebrand I vd
Parencoj Clothildis Doda vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝo Klodvigo la 3-a kaj Pepino de Herstal (dekstra flanko)

Li estis la filo de la povega franka ŝtatestro, Ansegisel, kaj laboris por establi sian familion, la Pipinidoj, kiel plej forta en Francio. Li iĝis Majordomo de Palaco en Aŭstrazio en 680. Pepino sekve eniris en kelkaj militoj por etendi sian povon. Li konkeris Neŭstrion kaj Burgonjon en 687. Eksterlande li pliigis la povon de la Frankoj danke al sia subigo de Alemanoj, Frisoj, kaj Frankonianoj. Li ankaŭ ekis la procezon de kristanigo de Germanio.

La ŝtatestreco de Pepino estis elstara pro sia pliigo de la reĝa aŭtoritateco de la Merovidoj, kaj pro la akceptado de la nedisputita rajto al regado por sia familio. Tamen Pepino nomigis heredanto sian pranepon, Teŭdoaldo. Sed tio ne estis akceptita de lia ekstergeedza filo Karlo Martel, kio kondukis el enlanda milito post lia morto en kiu tiu lasta venkis.