Breisgau
Breisgau (esperante ankaŭ Brisgovio) estas sud-okcident-germana regiono inter Rejno en okcidento, Nigra Arbaro en oriento, Markgräflerland en sudo kaj la regiono Ortenau en nordo. Ĉefurbo de Brisgovio estas Freiburg im Breisgau.

Aerbildo de Breisgau,
vidata el nordo (aŭtoŝoseo A5 bone videbla, Freiburg ĉe la maldekstra bildrando)
vidata el nordo (aŭtoŝoseo A5 bone videbla, Freiburg ĉe la maldekstra bildrando)
Breisgau estas unu el la plej varmaj kaj sunaj regionoj de Germanio. La averaĝa jara temperaturo estas 11° C, la averaĝa jara precipitaĵo ĉ. 900 mm.
HistorioRedakti
Blazono de Antaŭa Aŭstrio
La graflando (poste landgraflando) Breisgau estis en la 10-a jarcento en la posedaĵo de la grafoj de Zähringen [Ceringen]. En la 11-a jarcento ĝi falis al ties grafa linio Baden, kiu forluis ĝin en 1318 al la grafoj de Freiburg kaj perdis ĝin en 1368 al la grafoj de Habsburg. Ekde tiam ĝi estis parto de Antaŭa Aŭstrio. En 1805 Breisgau fariĝis parto de Badeno.
Urboj en BrisgovioRedakti
Riveroj en BrisgovioRedakti
- Bleiche
- Brettenbach
- Dreisam
- Elz
- Glotter
- Möhlin
- Neumagen
- Rejno (germane Rhein)
- Wilde Gutach
Montaroj en BrisgovioRedakti
- Nigra arbaro (germane Schwarzwald)
- Tuniberg
- Kaiserstuhl