Ĉambristo

intime fidata servisto de nobelo, precipe kutima inter la 16-a ĝis 18-a jarcentoj

Ĉambristo laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] estas "servisto, kiu precipe zorgas tualeton, vestaĵojn kaj simile de sia mastro". Koresponde, ĉambristino estas "servistino, kiu precipe zorgas tualeton, vestaĵojn kaj simile de sia mastrino". Havi apartan laboriston nur pri tiu tasko kompreneble estis granda lukso, kun nur povis permesi al si aparte riĉaj nobeloj ekde post la mezepoko ĝis la forigo de feŭdismo kaj monarkio en plej multaj landoj ĝis plej malfrue la fino de la 20-a jarcento - kerne la profesio estis kutima inter la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. Estis nobela kutimo, ke vira ĉambristo servu viran mastron, kaj ina ĉambristino inan mastrinon, ĉar la tualeto kaj vestado konsideriĝis aparte intima servo. Ĉambristo laŭ tiu senco do estis aparte emocie proksima, aparte fidata servisto, kiu havis la rajton esti en dormĉambro kaj banĉambro, kie la nobela mastro estis aparte leĝere vestita aŭ tute nuda, sen ke la mastro devus senti honton. Nekutima, evitinda alternativa vorto en neologisma Esperanto estas la termino valeto, kaj tute evitinda, laŭ rekta kopio el la franca lingvo, la uzo de la muzika termino subreto, gaja rolo de malpli altranga virino en operoj kaj operetoj, ankaŭ en signifo de "ĉambristino".

Ĉambristo verŝas vinon en glason por sia mastro, normala servisto tenas la pleton. En libro el la Germana Regno de la jaro 1900.

Ĉambrumi vinonRedakti

La tradiciaj esperantaj vortaroj pri lingvaĵo de la eleganta nobela kaj burĝa medio de la 19-a kaj 20-a jarcento ankoraŭ aldonas, ke inter la taskoj de ĉambristo, servisto aŭ de kelnero en restoracio ankoraŭ estas la ago ĉambrumi vinon, tio estas zorge plivarmigi ruĝan vinon de la kela temperaturo al la ĉambra temperaturo.[1]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 artikolo ĉambristo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020