Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Hagar.

Hägar the Horrible (angle, "Hägar la Terura") estas fikcia vikingo kaj la heroo de samnoma humura bildstria serio kreita en 1973 de Dik Browne kaj daŭrigita ekde 1988 de lia filo Chris Browne.

Hägar
comic strip series • plurkomunikila seriobildostrio
Kreita de Dik Browne
Verko bildstria serio Hägar the Horrible
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
Naskiĝis en la Mezepoko
Loĝloko vilaĝeto en Norvegio
Okupo vikingo
Familio edzino: Helga
gefiloj: Honi kaj Hamlet
Amikoj Lucky Eddie
vdr

Fokuso de la bildstrio estas Hägar kaj lia familio. Profesie li havas la reputacion esti "terura", sed enkore li estas milda kaj bonvolema, kvankam iom necivilizita, familia patro. Kun varma humuro la serio satiras pri stereotipoj kaj de la malklera Mezepoko kaj de la moderna socio.

La bildstrio aperas en pli ol 1900 gazetoj en 58 landoj en 13 lingvoj. En la 1980-aj jaroj ekzistis eĉ versio en latino, Haegar Terribilis.

Roluloj redakti

  • Hägar, vikinga ĉefo: Ruĝbarba, dika ulo vestita en ursofelo, kun stereotipa korna kasko. Li ŝatas simplajn plezurojn – manĝi, drinki, batali – kaj estas pli skeptika kontraŭ hejmaj labortaskoj, persona higieno, etiketo aŭ moderna civilizacio. Li estas amoplena familiestro, simpatia kaj iom naiva, kies profesio hazarde estas la elrabado de foraj landoj.
  • Helga, lia edzino: Klare la mastrino de la hejmo. Kun impona aspekto kvazaŭ opera valkirio, harplektoj kaj korna kasko, ŝi klopodas eduki la idojn kaj la dombestojn (kaj la edzon) pli-malpli sukcese.
  • Honi, ilia filino: Bela, blonda, gaja 16-jarulino kiu ŝatas militi (aŭ almenaŭ vesti sin militeme). Laŭ ŝia patrino jam temp' está ke ŝi trovu taŭgan edzon, kaj ankaŭ ke ŝi eklernu almenaŭ bazajn sciojn pri kuirejo kaj mastrumado. Ofte umas kun sia koramiko, la sentalenta bardo Lute ("liuto").
  • Hamlet, ilia filo: Inteligenta knabo kiu plej ofte vidatas legi librojn. Li malŝatas esti vikingo kaj bedaŭras esti naskita en la malklera Mezepoko. Milda kaj afabla, li kontrastas al sia amikino Hernia kiu kelkfoje demonstras siajn posedorajtojn sur li, kiun ŝi konsideras sia estonta edzo.
  • Snert, la hundo de Hägar, kaj Kvack, la anaso de Helga: Eĉ ili portas stereotipan kornan kaskon.
  • Lucky Eddie, "Bonŝanca Edĉjo": Vic-ĉefo kaj plej bona amiko de Hägar. Malgraŭ sia nomo, li plej ofte malhavas bonŝancon. Li krom tio malhavas ankaŭ kuraĝon, grandecon, forton, inteligenton – aliaj ecoj utilaj por vikingo. Aliflanke li kompetentas en neatenditaj areoj kiel legi kaj skribi kaj amindumi kun marvirinoj.
  • Dr. Zook, kuracisto: Aspekte similas al la personigita Morto, pro la nigra kapuĉo-vesto, el kiu kutime nur lia nazo videblas elstari. Liaj kuraciloj povas pensigi pri alkemiosorĉarto, sed li ankaŭ akceptas iujn praktikadojn de modernaj medicinistoj – ekz-e golfludadon.