Chotek de Chotkov kaj Vognin [ĥotek] (ĉeĥe Chotek z Chotkova a z Wognina, germane Chotek von Chotkowa und Wognin) estas malnova bohemia nobela familio kun sidejo en Chockov, hodiaŭ parto de Lhotka u Radnic en distrikto Rokycany en Okcidenta Bohemio. Tie ankoraŭ troveblas ruinaj restoj de iama familia burgo. La familio estis dokumente menciita jam en 1115.

Blazono de la familio Chotek de Chotkov

Konata ano de familio Chotek estis Žofie Chotková, edzino de tronheredonto Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este.