Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Monster High (filmo de 1989).

Monster High estas usona serio de gotik-stilaj modo-pupoj de la firmao Mattel, kaj la rilata kultura franĉizo. La franĉizo komenciĝis en 2020 per la nuraj pupoj, sed baldaŭ kreskis al vasta aro de varoj, plejparte por infanoj, kiel ludiloj, skribiloj, vestoj, ujoj, akcesoraĵoj, magazenoj, libroj kaj filmoj. Ĝi estas inspirita de monstrofilmoj, hororo, trileroj kaj similaj ĝenroj, kiel ankaŭ de folkloro, mitologio kaj populara kulturo.

Fokuso de la fikcia universo de Monster High estas la samnoma lernejo. Ĝiaj lernantoj estas dekkelkjaruloj de diversaj monstraj kaj fantastaj specoj. Plej ofte ili estas la idoj de iuj famkonataj estaĵoj el populara kulturo. Ĉefaj roluloj estas la knabinoj Clawdeen Wolf, Lagoona Blue, Cleo de Nile, Frankie Stein kaj Draculaura, kiuj estas filinoj de homlupo, mara monstro, mumio, la monstro de Frankenstein kaj grafo Dracula, respektive.