Barbapapa

infanlibra figuro

Barbapapa estas la nomo de fikcia rolulo kaj de ties fikcia specio en serio de ilustritaj porinfanaj libroj el Francio. La rolulon kaj la libroserion kreis Annette Tison kaj Talus Taylor en la 1970-aj jaroj.

Barbapapa
libroserio
Kreita de Annette Tison kaj Talus Taylor en la 1970-aj jaroj
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
Specio Barbapapa-oj
Povoj ŝanĝi propran formon kvazaŭ modlopasto
Familio kunulino Barbamama, sep idoj
vdr

"Barbapapa" estas vortludo kun la franca esprimo barbe à papa kiu signifas sukerŝpinaĵo (laŭvorte: "barbo de paĉjo").

La Barbapapa-oj estas familio da fantaziaj figuroj, kiuj kutime estas baze piroformaj, sed povas tre libere ŝanĝi siajn formojn simile al modlopasto. Tre afablaj kaj amikemaj, ili ofte helpas homojn per siaj sinmodlaj kapabloj. La familianoj havas ĉiu sian propran karakterizan koloron kaj individuajn interesojn.

La Barbapapa-familio redakti

 
Ŝtonoj pentritaj kiel Barbapapa kaj Barbidou

La gepatroj estas:

  • Barbapapa, patro, rozkolora
  • Barbamama, patrino, nigra

Ili havas sep infanojn. Jen ili kaj iliaj karakterizaĵoj, kun la originaj francaj nomoj:

  • Barbidou, filo, flava, amas bestojn
  • Barbalala, filino, verda, amas muzikon
  • Barbotine, filino, oranĝkolora, amas librojn
  • Barbouille, filo, nigra, amas arton, la sola kiu estas harara
  • Barbabelle, filino, violkolora, amas belecon
  • Barbibul, filo, blua, amas sciencon
  • Barbidur, filo, ruĝa, amas sporton