Esperantista Go-Ligo Internacia

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) fondiĝis en 1979, en la sama jaro kiam ankaŭ fondiĝis ĝia ĝis nun plej forta landa sekcio, Japana Esperantista Go-Asocio, kaj estas faka asocio de UEA, kiu celas disvastigi Esperanton per la ludo goo, kaj goon per Esperanto. Ĝia prezidanto estas Nobuo Sakurai (桜井 信夫, Sakurai Nobuo) en Tokio kaj ĝia organo estas Esperanto per Goo, Goo per Esperanto, kiu eldoniĝas neregule.

EGLI-aktivecoj inter la lastaj 26 jaroj: (ne kompleta) redakti

  • agadoj dum multaj Universalaj Kongresoj (plivastigi goon inter Esperantistoj) kaj aliaj E-renkontiĝoj
  • multaj artikoloj pri goo en E-revuoj
  • 1979/1981 du libroj de samano M. Emori (Invito kaj Fundamento)
  • 1985: 1-a Esperantista Turniro en Karlovy Vary (tiam Ĉeĥoslovakio) kun partoprenintoj el CZ, Bulgario, Federala Respubliko Germanio, Germana Demokratia Respubliko, organizita de Karel Stulz (hodiaŭ ne plu aktiva)
  • 1982 ĝis 2000: 4 Internaciaj Korespondaj Go-Turniroj (partoprenintoj el multaj landoj) interesaj partioj sur 13x13-tabuloj, apuda interesa efekto: multaj vizitoj de partoprenintoj ĉe aliaj, ofte nun longjaraj amikecoj; gvidis Stulz kaj Reimann
  • 1987: Go-seminario en KCE La Chaux-de-Fonds/CH; gvidis Karl-Ernst Paech
  • ekde 2002: Interreta paĝo de JEGA, kreita/flegata de Mori Hitoshi
  • ekde 2003: Yahoo E-Go-Listo, de la vikipediistino Dobromila
  • ekde 2003: -Esperantejo- en KGS (interreta KISEIDO Go-Servilo); kreita de Ger Hanssen / NL (administranto)
  • 2004-2013: 18 Esperantistaj KGS-Turniroj, gvidis M. Reimann
  • ekde 2004: traduko de go-terminoj de Edvardo Seibel (akk edse)
  • 2006: EGLI en Vikipedio kaj membrolisto en interreto, Chuck Smith

EGLI-aktivuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti