Ĝermolisto de Esperanto-asocioj

Alianco Universala redakti

La Alianco Universala estis Esperanto-unuiĝo pri tutmondiĝo (universalismo). Ĝi tradicie aparte proksimas al la esperantlingva naturamika movado. Ne plu ekzistas depost 2012. Jen artikolo el 2011 pri la unuiĝo kaj ties tiutempa kunlaboro kun ekologia centro en Grekio.

Esperanta Naturamikaro redakti

Ĝi estas la daŭrigo de la ne plu ekzistanta asocio TANEF. Esperanta Naturamikaro estas la Esperanta sekcio de Naturfreunde International (Naturamikara Internacio)[1].

Amikaro de Esperanto en Radio redakti

La Amikaro de Esperanto en Radio (AERA) estas historia faka grupiĝo pri subteno de esperantlingvaj radio-programoj.

Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj redakti

La Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE) estas historia faka grupiĝo de profesiuloj de sociala laboro parolantaj Esperanton.

Asocio por Eŭropa Konscio redakti

La Asocio por Eŭropa Konscio (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropa Klubo.

Astronomia Esperanto-Klubo redakti

La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.

Esperanta Ŝak-Ligo Internacia redakti

La Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) estas historia faka Esperanto-asocio pri ŝako.

Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo redakti

La Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo estas historia faka Esperanto-asocio pri mondcivitanismo.

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo redakti

La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas faka Esperanto-asocio pri la filozofia kaj religia konceptaro de Ŭonbulismo, devenanta el Koreio. Aktiva en ĝi interalie estas la korea esperantisto kaj ĵurnalisto Choe Taesok laboranta kaj vivanta en Litovio.

Esperanto-Ligo Filatelista redakti

La Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) estas historia faka Esperanto-asocio pri filatelio.

Esperantista Motorciklanta Ĉeno redakti

Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ) estas faka Esperanto-asocio pri motorciklado, iniciatita fare de la franca esperantisto André Rambeaux. La grupiĝo celas arigi la esperantistajn motorciklantojn en la mondo. Ĝi estas aliĝinta al FEMA (Federacio de Eŭropaj Motorciklaj Asocioj) kaj ekde 1998 al UEA. EMĈ tradukas en Esperanton kaj disvastigas la raportojn de FEMA pri la Eŭropaj leĝoj koncerne la motorciklantojn. Ĉiujare pluraj grupanoj partoprenas, montrante la flagon de Esperanto, en pluraj motorciklaj manifestacioj, interalie en la tradicia promenado kun la eŭrodeputitoj en Strasburgo.

Eksteraj ligiloj:

Espermenso redakti

Espermenso estas grupo de esperantistoj, kiuj membras en la internacia asocio Mensa, kiu grupigas homojn de aparte alta intelekta kvociento. En 2020 Espermenso renaskiĝis kun la privata grupo en Fejsbuko kaj nun kun franca GIS ene de Mensa France. Venos la aliĝo al UEA kiel asocio kaj la internacia SIG en Mensa International.

Eŭropa Klubo redakti

La Eŭropa Klubo estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Asocio por Eŭropa Konscio (AEK). Ne plu ekzistas.

Hejmoj de Internacia Kulturo redakti

Hejmoj de Internacia Kulturo estas faka Esperanto-asocio pri subtenado al esperantistaj vivkomunumoj kaj (ĉefe peresperanta) internacia kulturo. Ĝi fondiĝis en 1993 en suda Francio (kie loĝas ĝia nuna sekretario Georges Comte, alinome Jorgos) ; kaj, laŭleĝe registrita kiel neprofitcela asocio, ĝi nun havas sian oficialan sidejon en la hejmo de la esperantisto Christian Lavarenne.

Eksteraj ligiloj:

Hilelista Esperanto-Rondo redakti

La Hilelista Esperanto-Rondo estas historia faka Esperanto-asocio pri Hilelismo, doktrino evoluigita fare de Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la publikigo de sia libro Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando en 1901.

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio redakti

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estis la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperis [ĝis kiam??] kvarfoje jare.

Ĝeneralaj informoj:

Aliaj retejoj rilate al esperantistoj-agrikulturistoj:

ATE Asocio de Terkulturis­toj Esperantistaj (Benino) + sama ATE ĉe Facebook.

Internacia Asocio de Instruistoj redakti

La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis historia organo fondita de Esperanto-instruistoj en 1910.

Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto redakti

La Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto) estas historia faka Esperanto-asocio pri pedagogio laŭ la konceptoj de Célestin Freinet.

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista redakti

La Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.

Internacia Forstista Rondo Esperantlingva redakti

La Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE) estas historia faka Esperanto-asocio pri forstado aŭ arbara mastrumado.

Internacia Jurista Esperanto-Asocio  redakti

Internacia Jurista Esperanto-Asocio (IJEA). Retejo: www.esperantojuro.org

Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo redakti

Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO) estas historia faka Esperanto-asocio subtene al la movado de kooperativismo.

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio redakti

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA) estas historia faka grupiĝo pri internacia apliko de Esperanto en poŝto kaj telekomunikado. Ĝis la Dua Mondmilito estis multfacetaj iniciatoj oficialigi la uzon de Esperanto en internacia komunikado de tiuj fakoj - pri tio donas resuman superrigardon la artikolo Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo. La grupiĝo de samprofesiaj esperantistoj tamen pluvivis ankaŭ post 1945 - ekzemple en 1966 okazis provo revivigi la agadon kadre de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto[2] Aparte en 1987, la jaro de la centjariĝo de Esperanto, en pluraj landoj aperis poŝtmarkoj pri Esperanto, kiuj honorigis la movadon de internacia lingvo.

Klavar-unuiĝo Nederlanda redakti

Klavar-unuiĝo Nederlanda (KuN) estas organizaĵo kiu listiĝas kiel faka Esperanto-asocio pri muziko. La unuiĝo havas nederlandlingvan retejon, kaj diskonatigas alternativan muzikan notacion, kiu nomatas klavarskribo, sed laŭ la stato de 2016 krom la nomo de la notacio ne plu rilatas al Esperanto.

Eksteraj ligiloj:

Martinus-Instituto redakti

Martinus-Instituto estas internacia instituto baziĝanta en Danlando, kiu havas fortan esperantlingvan sekcion subtene al la kosmologio de Martinus.

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato redakti

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato estas faka Esperanto-asocio pri internacia luktado kontraŭ malsato, do kontraŭ tro malegala divido de la haveblaj nutraĵoj inter la homaj loĝantoj de la Tero.

Eksteraj ligiloj:

Monda Kunagado redakti

Monda Kunagado estis internacia esperantista asocio por esperantlingva informado pri UNESKO kaj por subteno de pli intensa kunlaboro de esperantistoj en UNESKO-projektoj aktiva en la 1990-aj jaroj. Ĝi ĝis 1992 fariĝis faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. Fondaj "motoroj" estis interalie Ulrich Becker (eldonisto, ĝis 1999 en Berlino, ekde tiam en Novjorko), Mark Fettes kaj Märtha Andreasson.

Esperanta PEN-Centro redakti

Esperanta PEN-Centro

Por-Esperanta Mormonaro redakti

Por-Esperanta Mormonaro (PEM) estas faka Esperanto-asocio pri mormonismo, la kredaro de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj respektive pri grupiĝo de mormonoj kiuj kune subtenas informadon pri Esperanto.

Vidu ankaŭ:

Eksteraj ligiloj:

Rondo Familia redakti

Rondo Familia estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, interalie Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

Eksteraj ligiloj:

Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro redakti

Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro estas neformala faka Esperanto-asocio pri homaj ŝatantoj de hejmaj katoj. Prezidantino estas Marjorie Boulton.

SIKA-Esperanto redakti

SIKA-Esperanto estas faka Esperanto-grupiĝo pri alternativa ekonomio aŭ pli konkrete pri ekonomio sen mono, bazigita nur je interŝanĝo de servoj, kiu en la 1990-aj jaroj estis, kaj eventuale daŭre estas, aparte forta en suda Francio.

Eksteraj ligiloj:

Sindikata Agado redakti

Sindikata Agado estas historia faka Esperanto-asocio pri aktivado en sindikatoj. Tradicie ĝi aparte proksime kunlaboras kun Sennacieca Asocio Tutmonda.

Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj redakti

Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN) estas historia faka Esperanto-asocio pri kontraŭado de fumado aktiva kaj pasiva.

Tutmonda Ekumena Ligo redakti

Tutmonda Ekumena Ligo (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri ekumenismo.

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista redakti

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) estas historia faka Esperanto-asocio pri ortodoksa kristanismo.

Universala Artista Ligo de Esperantistoj redakti

La Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE) estas historia faka Esperanto-asocio pri arto. Ĝin fondis en 1978 la brazila pentristino Marija Pozder Almada, kiu en la periodoj 1989-1992 kaj 1992-1995 oficiale reprezentis ĝin en la komitato de UEA. Poste ne plu notiĝis UEA-komitatano de la artista ligo.

Universala Islama Esperanto-Asocio redakti

La Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA) estas historia faka Esperanto-asocio pri islamo.

Virina Esperanto-Klubo redakti

Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.

Aliaj asocioj redakti

Referencoj redakti

  1. (de, en, fr) Esperantista Naturamikaro
  2. intervjuo kun la germana esperantisto Heinz Schindler de 2006 [en la retejo esperanto.cri.cn]. Arkivita el la originalo je 2016-03-29. Alirita 2016-03-18.