Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado

La Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado estas faka Esperanto-asocio en proksima kunlaboro kun IKUE, fondita por subteno de la internacia katolika Fokolar-Movado, kiu en 1943 fondiĝis fare de la tiutempe 23-jaraĝa italino Chiara Lubich en Trento laŭ la stato de 2016 tutmonde havas proksimume 140 000 oficialajn membrojn en 182 ŝtatoj, kaj laŭ informoj de la movado proksimume du milionojn da simpatiantoj kiuj havas regulan kontakton al la movado aŭ subtenas unuopajn projektojn. La itala nomo „focolare“, en Esperanto fakte „hejmo“, focoli estis la fornoj de la historiaj kamparanaj domoj en la italiaj montaraj vilaĝoj, kunvenejo kaj renkontejo de la familioj) aludu al la varma kaj protekta etoso de familio. La Esperanto-grupo eldonas monatan informilon, kiu titoliĝas Nova Urbo.

Eksteraj ligiloj redakti