Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
faka asocio de UEA
La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estas Esperanto-asocio fondita en 1950, kiu celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektiĝo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi interalie liveras informojn al blindaj esperantistoj en brajla skribo kaj en la formo de sonaj dokumentoj aŭ peri informojn pri helpiloj por viddifetitaj esperantistoj.
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo faka Esperanto-asocio | ||
Komenco | 1950 vd | |
Lingvoj |
Esperantovd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĉiujare LIBE organizas Internacian Kongreson, kutime lige al Universala Kongreso aŭ alia internacia Esperanto-aranĝo.
Estraro
redaktiDum la jaroj 2021-2025 la estraro de LIBE entenas:[1]
- prezidantino: Nedeljka Ložajić (Loĵajiĉ)
- vicprezidantino: Natalia Kasymova
- kasisto: Pier Luigi Albano Da Costa
- ĝenerala sekretariino: Olena Poshivana
- sekretario: Dragan Śtoković
- konsilantoj: Jiri Jelinek, Vjaĉeslav Suslov
Famaj blindaj esperantistoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ LIBE-estraro 2021-2025 en la oficiala retejo de LIBE