Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

ILERA estas la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ĝi estis fondita en 1970. Ĝi organizas skedojn kaj rondojn je la radiofrekvencoj. Ĝi eldonas la ILERA-bultenon. Prezidanto nun estas JA1FXZ, Tanaka Joŝikacu (田中義勝, Jojo), Vic-Prezidanto DJ4PG, Hans Welling, sekretario estas PT2CA, Enivaldo Alves Silva, kasisto estas DF7TZ Karl Heinz Schaeffer.[1][2][3] Adresojn vidu en la jarlibro de UEA je urboj Tokio, Osnabrück, Brasília kaj Aalen.

Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj
Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj
emblemo
emblemo de ILERA
emblemo de ILERA
organizaĵo
Komenco 1970 vd
Agareo

radioamatorismo

Estr(ar)o JA1FXZ, Tanaka Joŝikacu (田中義勝)
Lingvoj

Esperanto

vdr

La historio de ILERA redakti

Komencaj jaroj redakti

Esperanto kaj radiotelekomuniko disvastiĝis en la mondo paralele, preskaŭ en la sama tempo. Radioamatoraj agadoj akompanis la oficialajn evoluigojn de radiodissendoj.

Unuafoje renkontiĝis la du agadareoj de la homaro en 1925, kiam okazis la fondo de la IARU, Internacia Amatora Radio Unuiĝo en Parizo. Celo de tiu fonda konferenco estis kunordigi la aktivecojn de radioamatoroj mondskale, speciale ankaŭ prepari sin por la internacia regulado de ĝenerala uzo de radio.

La IARU rekomendis la uzon de Esperanto por internacia komunikado. La protokolo de la fonda konferenco estis skribita en franca, angla kaj Esperanto.

Ĉar la granda plimulto de aktivaj radioamatoroj vivis en Usono, tamen en la praktiko radioamatoroj por internaciaj kontaktoj uzis la anglan lingvon. Por ŝpari tempon, oni speciale je morsaj kontaktoj evoluigis aron da mallongigoj, i.a. la Q-kodon.

diversaj aktivecoj redakti

Francio redakti

Ankaŭ en 1925 fondiĝis en la franca ĉefurbo organizaĵo: Internacia Radio-Asocio. Entuziasmaj membroj de la grupo publikigis esperantlingve teknikajn kaj radioamatorajn artikolojn en Internacia Radio Revuo. En 1927 ili eldonis radioamatoran vortaron. Bedaŭrinde, post kelkaj jaroj la agado ĉesis.

Brazilo redakti

Ekde 1946 en Brazilo funkciis dum kelkaj jaroj en San-Paŭlo Círculo dos Radioamadores Esperantistas, laŭ informo de Luís Fosca, PY2ABF, iama PY2AGI, al letero al Henriko, F9ED, en la 10a de septembro 1964: Mi profitas la okazon por informi vin, ke la adreso de nia Klubo de Esperantistaj Radio-amatoroj estas: Ave. Jabaquara, 1311, 2 andar, ZP8, São Paulo – Brazilo. Bonvolu skribu nin (sic) kaj disvastigu nian agadon. Ni ekzistas ekde 1946.... En 1958 Stefan Szabo, OE5SZ, jam provis organizi ligon. En letero de la 24a de aŭgusto 1961 (en mia arĥivo), David Richardson, W7LLV, skribis al Henriko, F9ED: De ioma tempo mi havis la intencon provi starigi organizaĵon (eĉ se tute neformalan) de esperantistoj radioamatoroj. [...].

De 1968 ĝis 1973 aperis Esperantista Radioamatora Bulteno farita de Nid Dutra D’Amorim, PY6JZ.

Japanio redakti

La sekva apero de esperantista organizaĵo en la radioamatora movado okazis en Japanio: la 21-an de oktobro 1960 fondiĝis la klubo JA1YAR, en kiu kelkdeko da aktivuloj aktivis. Ili eldonis la revuon EKAROj (1963) kaj funkciigis – eble la unuan en la mondo – radiorondon en la pacifika areo, la pacifikan rondon. Ĝia gvidanto estis Bunnie (Buno) Chambers, KH6GT. La grupo aperigis la bultenon OSCILILO de 1970. Ankaŭ ĝi eldonis terminaron, vidu la artikolon radioamatora vortaro.

Usono redakti

De 1963 ĝis 1968 Edward Lindberg, W2CIL, eldonis la bultenon Esperanto-Radio, nun jam por la tuta mondo. La eldonaĵo informis ĉiujn radioamatorojn, kiuj interesiĝis pri la internacia lingvo.

Fondiĝo de ILERA redakti

Dum la 55a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno (1970) dek kvar radioamatoroj el sep landoj unuanime apoginte la ideon de Rudi Bartosch, OE3RU, fondis ILERAn – Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj. Tuj ili akceptis la statuton.

La unua estraro redakti

La unua estraro estis fondinto Rudi Bartosch, OE3RU. Prezidanto: Edward Lindberg, W2CIL. Vicprezidanto: Anton Huemer, OE5HML. Sekretario: Ken Sly, G4MR. Kasisto(j): G4MR, W2CIL. Bultenisto: W2CIL.

La sekvaj estraroj redakti

El la trijara agado rezultis la atingo de cent aniĝoj de radioamatoroj. En 1974 la vicprezidantajn taskojn entreprenis Nakazima Kyohei (Naĉjo), JR1ISG. Ekde 1969 oni komencis funkciigi kongresajn staciojn dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Por solvi internajn problemojn la estraro decidis en Varna (1978) funkciigi laborgrupon: Ken Sly, G4MR; Franta Hazprunár, OK1AFZ; Harry Sörensen, OZ6HS; Hans Welling, DJ4PG; Naĉjo, JR1ISG; Rami Ŝlain, 4Z4LX; Lionel, F6EBE; Genadij Jaskov, UW9YE; ON8XZ; Ed Lindberg, W2CIL; VE3BRS; Renata Chassard, F5RC; OZ2HS kaj DL-SWL. La decidoj de tiu laborgrupo estis favoraj, kaj kvarjara prospero venis en la vivon de ILERA, kun la aliĝo de nova cento da radioamatoroj.
En 1980 Ken Sly, G4MR, estis elektita kiel ĝenerala sekretario kaj prezidanto. Post trijara laboro G4MR kaj OK1AFZ rezignis pri la postenoj pro la malbonaj financaj statoj de la organizaĵo.
La bulteno, kiun redaktis diversaj membroj en diversaj lokoj depost 1978 malofte aperis. En 1986 akceptis la titolon de prezidanto Naĉjo, JR1ISG, sed rezignis post unu jaro.
En la centjariĝa Universala Kongreso de Esperanto (Varsovio, 1987), la ĉeestantaro elektis novan estraron: Prezidanto: Genadij Jaskov, UW9YE; Vicprezidanto: Hans Welling, DJ4PG; Sekretario: Laszlo (Laci) Matusinka, HA7PW.
Tiu periodo de julio 1987 ĝis majo 1993 alportis novan viglecon al ILERA, dank’ al ĝia nova estraro, precipe Laci, HA7PW. Post kvinjara ĉeso la aniĝoj rekomenciĝis kaj estis konfirmitaj per membrokarto, kaj la kotizoj denove alvenis. Oni kreis ankaŭ insignon de la Ligo (ĝi aperas sur la kovrilpaĝo de la bulteno). Laci, HA7PW, eldonis dudek bultenojn. La ekzisto de la bulteno estas grava ne nur ĉar ĝi raportas la aktivecon de la membroj kaj, sekve, la historion de ILERA, sed ankaŭ ĝi servas kiel ligilo inter la membroj. Plurfoje oni eldonis oficialan membroliston. Laŭ peto de pluraj membroj oni organizis duan konkurson nomitan printempa konkurso en 1991, kies respondeculo estis Aleksej, UAØAAA (nun RVØAU, IL-465). Tiu konkurso okazis nur dufoje.
En Vieno dum la Universala Kongreso de Esperanto (1992), ĉe la fino de kvinjara periodo, la anaro reelektis la ĝistiaman estraron nun plivastigitan per nova vicprezidanto: DL6UDX (Poste DL1CC). Samtempe oni akceptis novan statuton. La laboron helpis 27 estraranoj tiel nomataj landaj reprezentantoj (LR). En 1993 post sesjara laboro, Laci, HA7PW, kaj Genadij, RW9YE, rezignis. Post tiam la asocio restis du jarojn kun estraro reduktita al du vicprezidantoj. De 1994 ĝis 1997 nur kvin bultenoj aperis. Eldonis ilin pluraj LR, Laŭvice DJ4PG, DL6UDX, F9ED, SM5DAD, PT2CA.
En Tampere (1995) estis elektita nova estraro: Prezidanto: Wolf Krüger, DL1CC (eks-DL6UDX); Vicprezidanto: Hans Welling, DJ4PG; Sekretario: Kaj Stridell, SM5DAD; Kasisto: Jean-Jacques Noël, F6ILR.
En Prago (1996), David Harris (Daĉjo), N6UOW, transprenis la postenon de sekretario. Li starigis la paĝon de ILERA en interreto.
En Montpellier (1998), Lenio Marobin, PY3DF, fariĝis sekretario kaj Daĉjo, N6UOW, fariĝis sekretario pri interreto, kaj Jean-Jacques, F6ILR, entreprenis la eldonadon de la bulteno pli regule ĝis lia forpaso.
Post Gotenburgo (2003) la estraro de ILERA estis la sama, ol ĝi troviĝas hodiaŭ, kun la aldono de la kasisto Ian Mac Dowall, G-SWL.

Nombro de membroj redakti

 
Radioamatoraj esperantistoj dum la Roterdama UK 2008.

La lasta eldonita membro-numero estas 605 (laŭ ILERA-bulteno 72, aŭgusto 2008). Ne precize konata estas, kiom da membroj intertempe mortis, eble restas ĉirkaŭ 500[4]. Kun tiu nombro ILERA estus inter la plej fortaj fakorganizaĵoj en UEA. Dum la jarĉefkunvenoj de ILERA, kiuj okazas dum la Universalaj kongresoj, kutime partoprenas inter dek ĝis 20 membroj.

Kongresaj Stacioj dum la jaroj redakti

Kongresa stacio dum la Universala Kongreso estas bona propagandilo por Esperanto. Ofte lokaj kluboj de radioamatoroj helpis konstrui la kongresan radiostacion kaj efikan antenon. Multaj [kontakto]j (eterkontaktoj) estis faritaj kaj konfirmkartoj poste dissenditaj, informante pri nia lingvo kaj la kongreso.

Du ekzemploj el diversaj:

  • en 1993 la radioklubo de Valencio starigis fortan stacion kun 3-elementa anteno. Pli ol 1000 eterkontaktoj estis faritaj en Esperanto, hispana kaj aliaj naciaj lingvoj. Tiel la radioamatoroj en la tuta regiono de la mediteraneo estis informitaj.
  • En Tel Aviv 2000 ni luprenis apartan ĉambron en la plej alta etaĝo de la kongresa hotelo kaj instalis tre efikan antenon sur la tegmento.
jaro urbo voksigno
1969 Helsinki OH2ESP
1970 Vieno OE1XEW
1971 Londono GB3ESP
1972 Portland WI7UKE
1974 Hamburgo DKØEW
1978 Varna LZ2KKK
1980 Stokholmo SKØXAE
1981 Brazilio PT2CA
1982 Antverpeno ON8YX
1983 Budapeŝto HA5HEA
1985 Aŭgsburgo DKØEKA
1987 Varsovio SPØUEA
1988 Roterdamo PA/DJ4PG, PA3DFZ
1989 Brajtono GBØUKE
1990 Havano T42UK
1991 Bergeno LA1ESP
1992 Vieno OE1XEW
1993 Valencio ED5SPE
1994 Seulo 6K94UK
1995 Tampere OH3E
1996 Prago OL5ESP
1998 Montpeliero TM8E
1999 Berlino DFØESP
2000 Tel-Avivo 4X85EUK, 4X85E
2001 Zagrebo 9AØE
2002 Fortalezo PV2UKE
2003 Gotenburgo 8S6UEA
2005 Vilno LY9ØE
2007 Jokohamo 8J1ESP
2009 Bjalistoko HF94KE
2013 Rejkjavik TF3ESP
2015 Lillo TF100ESP

Rimarko pri taŭgaj kongresaj voksignoj: Por esti facile rekonebla ankaŭ por ne-esperantistaj amatoroj, estas rekomendata, apliki por tre mallonga voksigno. Speciale taŭgas simpla E kiel sufikso. Ideala estis ekzemple OH3E, kiun ni povis literumi "oskar hotel tri Esperanto". La literoj UK kiel sufikso ne donas tujan komprenon al ne-esperantistoj.

ILERA-bulteno, Yahoo-grupo kaj Google-grupo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ILERA-bulteno.

ILERA eldonis bultenojn. Unuaj eldonistoj estis W2CIL, Ed, kaj G4MR, Ken. Poste diversaj eldonistoj prizorgis ilin. La lastaj bultenoj ne aperis sur papero, sed en la interreto. La adreson vidu sube je retaj ligiloj. La bultenoj 69 ĝis 76 troviĝas en nia Yahoo-grupo. Bulteno 76 kaj 77 estis eldonitaj de Javier Ramos CO2MM. Krom la bultenoj ekzistas la Google-grupo de ILERA kiel komunikilo. Adreson vidu sube.

En la jahu-grupo la softvaro faris problemojn. Ĝi ne akceptis novajn membrojn. Tial ni nun starigis novan grupon en la google-sistemo. Zorganto estas Hans, DJ4PG. Lia retadreso estas dj4pgx@t-321online.de

La nomo de tiu grupo estas: Esperanto-radio-amatoro

Por retskribi forigu la ikson kaj la ciferojn triduunu en la adreso. Se oni aperigas ĝustan retadreson, komputiloj ofte misuzas tiun adreson por nebonaj celoj. La ikso kaj la aldonitaj ciferoj malebligas tian misuzon.

Esperanto-konkurso redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-konkurso (radioamatora).

En 1977 Hans Welling, DJ4PG, ekorganizis Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria kompleta semajnfino de novembro (tria sabato de novembro kaj sekvanta dimanĉo). 2021 tio estas nov. 20 + 21

Ni uzu la mallongajn ondojn kaj ankaŭ Echolinkon.

Ankaŭ legu la artikolojn Radioamatora konkurso kaj Esperanto-konkurso (radioamatora)

Aktualaj informoj kaj detaloj aperas en niaj grupoj ĉe google kaj yahoo Esperanto Radio Amatoro(j).

Konfirmkartoj redakti

 
Konfirmkarto de amatora radiostacio SM5DAD
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amatora radia konfirmkarto.

Post kontakto radioamatoro sendas konfirmkarton. Tiu prezentas la stacion, eble kun foto. La karto bone informu pri Esperanto. Tial ILERA rekomendas, uzi tekston en nia lingvo, almenaŭ paralele kun nacia aŭ la angla. La vorto Esperanto aperu bone videbla, en grandaj literoj. Ekzemplojn de Esperanto-konfirmkartoj vi trovas en la Yahoo-grupo.

Esperanto-Diplomo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radioamatora diplomo.

En 19??[kiam?] Laszlo Matusinka, HA7PW establis la Esperanto-diplomon. Amatoroj, kiuj povas prezenti konfirmkartojn de minimume 10 diversaj stacioj, presitaj en Esperanto, aŭ kun alia Esperanto-teksto, povas ricevi ĝin. Poste pli altaj gradoj eblas. DL1CC kiel unua atingis la gradon 200 per prezentado de 200 kartoj.[5] Pri la detalaj reguloj vidu en nia Yahoo-grupo. Post la morto de Laszlo nun Ricardas Strolia, LY2FN prizorgas la diplomon.

Interreto redakti

La interreto donis multajn pozitivajn akcentojn al Esperanto, ĉar oni povas nun ĉiam kaj kun malaltaj kostoj komuniki internacie en nia lingvo.

Tamen pro tio la privilegia situacio de la radioamatoroj fariĝis pli malforta kaj la aktivecoj en la etero malkreskas. Kelkaj membroj de ILERA nun ankaŭ uzas la interretan radioamatoran programon ECHOLINK. Elparolo Eĥolink. Ĝi estas akceptita kiel aldona "bendo" dum nia konkurso. Per kontakto je ECHOLINK aranĝu postan kontakton je mallongaj ondoj.

En Eĥolink ni preferas indiki la vorton "Esperanto" post la voksigno, anstataŭ la kutiman indikon de la loko a.s.. Tio faciligas trovi aktivajn Esperanto-staciojn. Simple enmetu la serĉvorton Esperanto. Pri la optimuma instalado de la programo vidu la artikolon.

Aliaj aktivecoj okazas en la forumoj de QRZ.com la plej granda radioamatora datumbazo de voksignoj kaj ĉe la biografioj de e-radioamatoroj. Ankaŭ agadoj en vikipedio estas gravaj por ILERA.

Vortaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Radioamatora vortaro kaj Ĝermolisto de fakverkoj.

En 1973 la pacifika rondo kaj Buno, KH6GT eldonis la radioamatoran Esperanto-terminaron. Ĝi estis dekdu-paĝa, formato A5. Ĝi klarigis multajn vortojn bezonataj por kontaktoj inter Esperanto-radioamatoroj. La enhavo estis ellaborita kaj en praktiko provita per multaj radiokontaktoj en la pacifika rondo.

Ĝi enhavis diversajn grupojn da vortoj:

  • fakvortoj teknikaj
  • Esperanto-tradukoj de la amatoraj ĵargonaj esprimoj

Ni volis eviti, ke en Esperanto oni uzu tradukitajn anglalingvajn ĵargonajn vortojn kiel "sepdek tri". Ni uzu klaran lingvon kaj diru "ĝis!". Anstataŭ "cq" ni voku "iu ajn!"

Anstataŭ diri QRM aŭ la strangegan "kuoromo" ni uzu "intermikso"

Uzante tiujn vortojn ekestis pli bona radioamatora Esperanto.

En sia lernolibro "Esperanto für den Amateurfunk", dulingva Esperanto - Deutsch, Hans, DJ4PG inkluzivis vortaron trilingvan angla/ham jargon - germana - Esperanto. 1999, 12 p. Ĝi transprenis plejparte la vortojn fiksitaj de la pacifika rondo.

Literuma alfabeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo literuma alfabeto.

En la terminaro de KH6GT ankaŭ enestis literuma alfabeto. Kelkaj vortoj el tiu unua versio de la alfabeto estis poste anstataŭigitaj per vortoj pli proksimaj al la ICAO-alfabeto. ICAO estas la internacia aviadila organizo. En la aertrafiko estas speciale grave, eviti miskomprenojn kaj prokrastojn pro ripeto de literumado. En amatora radio tio ne estas tiom grava, sed tamen ni povas uzi la avantaĝojn de tiu alfabeto.

Ankaŭ ni pensas, ke uzo de internacie kompreneblaj vortoj en Esperanto-kontaktoj estas preferinda al la uzo de ekzotikaj vortoj kiel ekzemple "galono".

Jen kompara listo de vortoj el la alfabeto de KH6GT[6] kaj la nun plej uzataj.[mankas fonto]

litero antaŭa nuna
G galono golf
I indiana india
L luna lima
M maŝino majk
O oktobro oskar
R rekordo radio
S sofa siera
T triunfo tango
V viktoro viktor
Z zuluo zulu

La KH6GT-alfabeton vidu je literuma alfabeto, parto literumaj tabeloj.

La ĉapelitaj literoj redakti

En amatora lingvo ĉapelitaj literoj rare okazas, tial ĝia literumado rare estas bezonata. Ofte la Zamenhofa transliterumado (ch gh jh sh hh u) estas uzata, speciale je morsado. Ankaŭ en voĉa lingvo oni povas literumi laŭ la Zamenhofa transliterumado.

Proponita estis ankaŭ uzi la sekvantajn vortojn.[6] Tamen la Zamenhofa literumado pli oftas.

  • Ĉ ĉefo
  • Ĝ ĝirafo
  • Ĥ ĥaoso
  • Ĵ ĵurnalo
  • Ŝ ŝilingo
  • ŭ uniformo-hoko

numeraloj redakti

Por eviti miskomprenojn oni diras "sepen" anstataŭ sep.[6] Kelkfoje ni diras sesa anstataŭ ses.[mankas fonto] Sepen nun enestas en la NPIV.

ILERA-frekvencoj redakti

Dum la unuaj jaroj stacioj kontaktis laŭ aparte aranĝitaj kondiĉoj. Tempo kaj frekvenco estis individue aranĝitaj. Poste grupoj aranĝis specialajn frekvencojn kaj tempojn. Sed tiuj estis malsamaj en Japanio, Eŭropo, Sudameriko kaj alie. Tial ĝenerala alvoko havis ege malaltan ŝancon esti respondita. Okazis, ke du kontaktoj estis samtempe je malsamaj frekvencoj, sen scii pri la alia. Ĉirkaŭ en 1972 DL8XH, Ludwig proponis sistemon de komunaj frekvencoj, kiuj uzis facile memorigeblajn finajn ciferojn 66. Tiuj estis:

Frekvenco bendo
3,766 MHz 80 metra bendo
7,066 MHz 40 metra bendo
14,266 MHz 20 metra bendo
21,266 MHz 15 metra bendo
28,766 MHz 10 metra bendo

Baldaŭ ĉiuj akceptis ilin. Ankaŭ diversaj tempoj estis proponitaj.

Je la dumetra bendo ni ŝatus uzi 145.555 MHz. Kiam ne eblas, ni uzu 145.550 MHz. Utila estus ekzemple, kunporti porteblan aparaton al la kongreso por bona komunikado.

En modernaj aparatoj oni povas stoki la ILERA-frekvencojn kaj aktivigi la skanilon, kio estas aŭtomata serĉilo. Tio donas bonan ŝancon rimarki alvokon sur unu de tiuj frekvencoj. Ĉar tuta trairo de la skanilo bezonas longan tempon, via alvoko estu sufiĉe longa. Helpas al la facila ekkono de esperanta alvoko, se oni vokos per "iu ajn! iu ajn!".

Esperantistoj nuntempe uzas la BrandMeister Diĝita Mobila Radio (DMR) Parolgrupon 3144397. Se ni havos sufiĉan uzadon de ĉi tiu Parolgrupo dum 90 tagoj, la Brandmeister organizo donos al nia grupo iun prestiĝan tri-ciferan parolgrup-numeron inter 900-999 kiel la oficiala "Tutmonda Esperanto Parolgrupo". Eblas konekti tute senkoste al DMR BrandMeister 3144397 per Vindoza komputilo.[7]

Sugesta skedo por E-kontaktoj redakti

Tempoj estas en UT Universala Tempo, anglalingve GMT, do la londona (vintra) tempo. La aktiveco ege dependas de la sunmakuloj. Plej ofte nun aktivaj estas la skedoj markitaj kun ** . Samtempe ni uzas Echolink, per kiu ni povas aranĝi aktivecon je mallongaj ondoj.

kHz Tagoj UT regiono
14266 (sab) dim, lun 12:30h Eŭropo
14266 sab, dim 20:30h **Sud-Ameriko (Ankaŭ en Echolink)**
7006 lun-ven 07:00h (somere) Francio (organizita de GEPRAF)
7006 lun-ven 08:00h (vintre) Francio (organizita de GEPRAF)
3770 (3766) lun 17:00h (somere) Eŭropo
3770 (3766) lun 16:00h (vintre) Eŭropo
21266 sab 22:00h, 22:30h, 24:00h Pacifiko
DMR 3144397 lun-sab 20:30h Tutmondo

Kiam estas bonaj eteraj kondiĉoj, kaj speciale, kiam jam okazas kontakto je iu ILERA-frekvenco, estas rekomendinde anonci tion en Echolink, ĉar Echolink enhavas komfortan eblecon montri aktivajn voksignojn per alarm-listo. Montru la vorton Esperanto post via voksigno, ne la kutiman lokon aŭ alian.

situacio 2021 redakti

aktivecoj en mallongaj ondoj estas ne viglaj. Sed ni renkontas pli regule en echolink. sab kaj dim 20:30 UT. aktivigu echolink-on. Ankaŭ aktivigu la aldonan programeron ...

Rondoj redakti

Okazas rondo ĉiusemajne sabate kaj dimanĉe 20:30 UT je 14266 MHz

Samtempe ni komunikas en rondo en Echolink (EL). Ĉar la kondiĉoj je MO (mallongaj ondoj) ankoraŭ estas ne sufiĉe bonaj, nia rondo je EL estas multe pli aktiva ol tiu en MO. EL havas kelkajn avantaĝojn. Se vi ne ŝatas la diĝitajn modojn, bonvolu tamen legi la sekvantajn argumentojn:

  • EL povas esti uzata ankaŭ de amatoroj, kiuj ne havas sufiĉe altan "licencon"

Speciale novaj, junaj amatoroj ofte apartenas al tiu grupo. Kaj ILERA ja bezonas junajn membrojn por anstataŭigi la maljunajn. Mi mem ankoraŭ revas pri la fina venko sed jam estas tro maljuna, mia energio malpliiĝas tial, ekzemple por

  • munti tri-elementan antenon sur la tegmento. Eĉ solvoj de pli simplaj problemoj daŭras pli kaj pli longe. Tio, kion mi povis solvi antaŭ 30 jaroj dum 3 tagoj nun daŭras pli ol 3 monatoj. Fi! Kiu juna anstataŭanto volas helpi?
  • EL povas esti uzata ankaŭ de amatoro, kiu ne havas bonan antenon aŭ ne rajtas, ĉar li vivas en domo kies posedanto ne permesas.
  • Nun ankoraŭ ne estas tre bonaj kondiĉoj je MO
  • la programo EL havas tre utilan parton: ALARM-LISTO

Tiu listo ebligas enmeti ĝis 100 voksignojn de Esperanto-voksignoj. Enmetu ĉiujn, kiujn vi konas. La granda utilo/avantaĝo estas: Kiam iu de tiuj listigitaj enŝaltas sian komputilon, tuj ĉiuj aliaj jam enŝaltitaj ricevas informon je sia ekrano. Pri detaloj, kiel instali tion, legu en la viki-artikolo Echolink.

Jen alia peto pri helpo: Kiu povas starigi laŭeble kompletan liston de Esperanto-voksignoj?

Referencoj redakti

  1. Informoj ĉe UEA.org [1]
  2. Jarlibro de UEA 2018 paĝo 67
  3. Protokolo de la ILERA kunsido 2016 en ILERA-bulteno #76 p. 2
  4. Listo de membroj [2]
  5. Listo de kelkaj eldonitaj diplomoj [3] Arkivigite je 2019-02-22 per la retarkivo Wayback Machine [4]
  6. 6,0 6,1 6,2 B.J. Chambers (KH6GT), 1973, Radioamatora Esperanto-terminaro
  7. Tutmonda Esperanto ParolGrupo ĉe Diĝita Mobila Radio (DMR) BrandMeister 3144397[5]

Eksteraj ligiloj redakti