Esperanto-konkurso (radioamatora)

La Esperanto-konkurso por radioamatoroj estas ĉiujare organizita de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj). Ĝi okazas ĉiun trian kompletan semajnfinon de novembro. La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de Hans Welling/DJ4PG. Dum la lastaj jaroj Wolf/DL1CC okupiĝis pri ĝi sed post la UK en Nitro. En 2023 Karlo Mays, WB4TNC respondecas pri la konkurso.

ILERA-konkurso
Nomo ILERA radioamatora konkurso
Regiono Mondo
Periodo 2022-11-19+20
Organizanto ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj)
Ekzistas ekde 1977
Celgrupo Radioamatoroj
Informa retpaĝo qsl.net/ly2fn/esperanto/ilera.html
vdr

Pri la konkurso en 2023, vizitu: https://eventaservo.org/e/59f6fe redakti

Celoj redakti

La konkurso volas

  • pliigi la aktivecojn je la radioamatoraj bendoj
  • plie uzi Esperanton, praktiki ĝin dum oftaj kontaktoj (QSO). Per tio ankaŭ plibonigi la kvaliton de la uzata lingvo.
  • montri la bonan funkciadon de Esperanto al aliaj radioamatoroj.
  • Aperigi la la vorton "Esperanto" en la DX-clusteroj.

La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la Esperanto-diplomo. Dum la dua duono de la konkurso intensa babilado estas rekomendata. Ni profitu la okazon!

Por atingi multajn Esperanto-staciojn, estas rekomendinde enŝalti la servilo *ILERA_EO* en Echolink, por tie ricevi informojn, en kiuj frekvencoj en mallongaj ondoj aktuale aktivas samideanoj. En la artikolo Eĥolink atentu speciale la alineon Alarm-listo. Se vi enmetis ĉiujn al vi konatajn Eo-voksignojn en vian Alarm-liston, la programo montras tuj je la ekrano, se iu de ili aperas.

Ankaŭ en la "DX-cluster" eble troveblos informoj pri aktivaj Esperanto-stacioj.

La reguloj: redakti

  • dato: Ĝi okazas ĉiujare dum la tria sabato de novembro plus sekvanta dimanĉo. ĉi jare: 2023-11-18+19
  • tempo: sabato 00:00 UT ĝis dimanĉo 23:59 UT
  • permesitaj frekvencoj: ĉiuj radioamatoraj frekvencoj plus ECHOLINK

Estas permesataj nur rektaj konektoj en la frekvencoj, do ne la uzo de ripetiloj. Pri ECHOLINK estas neniuj limigoj.

  • lingvo: La uzo de Esperanto estas preferata, sed ankaŭ la naciaj lingvoj estas permesitaj.
  • dum ĉiu kontakto interŝanĝu raportojn kun RS(T) kaj sinsekva numero
  • La kontaktoj estu listigitaj en taglibro kun indiko de dato, tempo en UT, voksigno, frekvenco aŭ bendo aŭ EL, raporto donita, raporto ricevita. La raportoj estu donitaj en la formo RS(T)+ sinsekva numero.

Ekzemplo de taglibro:

 2000-11-21 09:12 F9ED  14.266  59001       59007
            09:14 PT2CA 14.266  449002      599001
            09:17 F9ED     EL   59003       59008
  • poentoj: Validas unu poenton ĉiu kontakto, por ĉiu voksigno, ripeteblaj en ĉiuj bendoj.

Nova zorganto serĉata redakti

Ĉar la multjara zorganto Hans Welling pli kaj pli aĝas kaj lia energio malpliiĝas, li serĉas pli junan membron por okupiĝi pri la konkurso. Li mem ne plu havas tre bonan antenon por la mallongaj ondoj kaj lia aktiveco estas tial pleje je echolink. Mallongaj ondoj estas/estus multe prefereblaj.

En 2023 Karlo Mays, WB4TNC prizorgos la ILERA konkurso. charles.o.mays@gmail.com. Dankon al Hans Welling, DJ4PG (SK) pro ila zorgado dum multaj jaroj.

Pliajn informoj troeblvas en la grupoj:

Venontaj konkursoj redakti

Kalendaro por la venontaj konkursoj:

tagoj monato jaro
21-22 novembro 2020[1]
20-21 novembro 2021
19-20 novembro 2022[2]
18-19 novembro 2023
16-17 novembro 2024
23-24 novembro 2025

Rekomendoj: redakti

Frekvencoj: por havi pli altan ŝancon trovi samideanojn, estas rekomendite uzi la t.n. ILERA-frekvencojn kaj najbarajn. Tiuj estas:

  • 3,766 MHz
  • 7,166 MHz,
  • 14,266 MHz,
  • 21,266 MHz,
  • 28,766 MHz.

Pri frekvencoj por morsado bv. vidi en nia google-grupo. https://groups.google.com/g/Esperanto-radio-amatoro

  • Voku en Esperanto: "iu ajn, iu ajn, iu ajn, jen vokas [via voksigno]" ktp. Speciale dum intermikso aŭ malfortaj signaloj tia alvoko povas esti bone identigita.

Sendu vian raporton redakti

Taglibron kun viaj rezultoj sendu ene de unu monato al Murray, K4MHM, mmmm0320@gmail.com. Murray helpas la prizorgantulon Karlo (WB4TNC). Aldonaj informoj pri lingvo de la kontakto, adiciado de landoj, stacioj k.a. estas bonvenaj.


Referencoj redakti

  1. ILERA konkurso 2020 (esperante). www.eventaservo.org. Alirita 2020-05-04.
  2. ILERA konkurso 2022 (esperante). www.eventaservo.org. Alirita 2022-10-10.

Vidu ankaŭ redakti