Radioamatoraj bendoj
La radioamatoraj bendoj estas asignitaj de la Internacia Telekomunika Unio (ITU) kaj dividiĝas malsame laŭ la regionoj.[1] ITU distingas inter 3 regionoj:
- Regiono 1: Europo, Afriko kaj Norda Azio.[2]
- Regiono 2: Ameriko.[3]
- Regiono 3: Azio kaj Pacifiko.[4]
La bendoj asignitaj de ITU estas devigaj kaj neniu rajtas uzi la bendojn sen permesoj.
Radioamatoraj bendoj
redaktiJen la plej uzataj bendoj de radioamatoroj. La limoj ŝanĝiĝas laŭ la internaciaj kaj landaj leĝoj, ni klarigas ilin laŭ ondolongo.
MF bendoj | 160 metra bendo | |||||||
HF bendoj | 80 metra bendo | 40 metra bendo | 30 metra bendo | 20 metra bendo | 17 metra bendo | 15 metra bendo | 12 metra bendo | 10 metra bendo |
VHF bendoj | 6 metra bendo | 2 metra bendo | ||||||
UHF bendoj | 70 centimetra bendo | 23 centimetra bendo |
Kelkaj landoj permesas aliajn bendojn kiel:
- 60m (5258-5403 kHz).
- 1,25m en VHF (220-225 MHz).
- Ekzistas aliaj bendoj super UHF (1, 2, 2,5, 4 kaj 6 milimetroj; 1,2, 3, 5, 9, 13 kaj 33 centimetroj), sed ili estas malpli ofte uzataj de radioamatoroj.
Referencoj
redakti- ↑ HF bendoj tabelo
- ↑ Bendlarĝo Regiono 1
- ↑ PDF bendlarĝo regiono 2 elŝutebla ĉe IARU retpaĝo.
- ↑ bendlarĝo regiono 3. Arkivita el la originalo je 2019-03-21. Alirita 2019-06-04 .