La 10 metra bendo28 MHz estas radioamatora bendo. Ĝi estas parto de la kurtondaj ondoj internacie transdonita al radioamatoroj kaj ankaŭ uzata de radioamatoraj satelitoj. En tiu bendo radioamatoroj havas ĉefajn uzrajtojn. La bendo konsistas el frekvencoj inter 28.000 ĝis 29.700 MHz. Ĝi estas la HF bendo plej proksima al VHF tial ĝi kundividas similajn propagmodojn.

Historio redakti

La 10 metra bendo estis transdonita de la Internacia Radiotelegrafa Konferenco en Vaŝingtono, la 4-an de oktobro 1927. Ĝia frekvenctransdono tiam estis de 28.000 ĝis 30.000 MHz. La lastaj 300 kHz de 29.700 MHz ĝis 30.000 MHz estis forigita de la radioamatora asigno fare de la Internacia Radio-Konferenco de 1947 en Atlantic city.

Al usonaj radioamatoroj kun komencantaj aŭ teknikaj licensoj estis permesitaj la uzo de telegrafio kaj la SSB segmentoj sur la 10 metra bendo en marto 1987.

Post la forigo de morsaj ekzamenaj postuloj de usonaj radioamatoroj en februaro 2007, teknika kaj unuaklasaj licencitoj, kiuj ne trapasis kodoteston povis funkciigi radiojn ĝis 200 vata povumo per CW kaj SSB elsendmodoj.

Funkciado redakti

 
Sendricevilo HR2510A, mobila 10 metra sendricevilo.

10 metra bendo multe dependas dependas de joniĝo de la jonosfero kaj de la sunciklo. Estante tre larĝa bendo kompare kun aliaj HF bendoj, multaj malsamaj elsendmodoj povas esti uzataj en 10 metroj. Morso kaj aliaj estas trovitaj rekte en la malsupra parto de la bendo. Fonio de 28.300 MHz supren, AM kaj FM estas trovitaj proksime de la supraĵo de la bendo. Ciferecaj modoj, kiel ekzemple PSK31, ankaŭ estas permesitaj en la supra parto de la bendo kie 28.120 MHz estas populara PSK31 ĉeffrekvenco.

Balizoj redakti

Ĉar la propagiĝo en 10 metroj povas draste varii dum la tago balizoj estas gravegaj por mezuri la nunajn eterkondiĉojn de la bendo. Kun kelkaj diferencoj en ĉiu ITU Regionoj kaj ankaŭ de lando al lando, la balizoj troviĝas inter 28.100 MHz kaj 28.300 MHz. En ITU-Regiono 1 estas ĝenerale de 28.190 MHz ĝis 28.225 MHz, en ITU-Regiono 2 estas ĝenerale de 28.200 MHz ĝis 28.300 MHz.
Listo de 10 metraj balizoj estas havebla.[1]

Antenoj redakti

Kutime antenoj por tiu bendo bezonas grandan bendlarĝecon por funkcii en siaj 1,9 MHz. El ĉiuj HF bendoj ĝi estas tiu, kiu havas la plej malgrandajn antenojn. Dupolusaj antenoj por tiu ĉi bendo estas 5 metrojn longajn. Kio ebligas munti plurelementajn Yagi-antenon. En la merkato estas pluraj vertikalaj antenoj por tiu bendo, ofte la antenoj de la Civitana bendo (CB) estas modifitaj (mallargigitaj) kaj uzataj de radioamatoroj.

Propagiĝo redakti

Pro ĝia unika loko en la radiospektro, 10 metroj povas foje esti defio por ties uzantoj. Ĝi funkcias simile al 6 metra bendo, funkcias kiel HF bendo kaj VHF bendo tiel ke eblas uzi propagiĝmetodojn de ambaŭ frekvencspacoj. Ĝi estas tre bona bendo por dieksismo dum la tago kaj dum la pinto de la sunciklo kiam la MUF (Maksimuma Uzebla Frekvenco) estas sufiĉe alta. Ĉe pinto de la suna ciklo, kie multaj sunmakuloj aperas sur la surfaco de la Suno, 10 metroj povas esti tre aktiva kun ekstreme longdistancaj signaloj, reflektitaj en la jonosfera F2-tavolo. Ĝenerale la plej efika propagiĝo de la 10 metraj radiondoj okazas dum la tagaj lumhoroj. Dum periodoj de plimultiĝo de sunmakuloj, propagiĝo povas komenciĝi antaŭ sunleviĝo kaj daŭri dum la nokto.[2]
Longdistancaj kontaktoj tra F2 ŝajnas sekvi la sunon sur la tero. En Nordameriko, ekzemple F2 povus ebligi kontaktojn kun Eŭropo kaj okcidenta Azio en la mateno, kun Ameriko dum tagmezo, kaj kun Pacifiko kaj Orientazio en malfrua posttagmezo kaj frua vespero. Eĉ en tempoj de suna minimumo, kiam F2 malofte estas havebla, 10 metroj daŭre havas kelkajn longdistancajn uzeblajn eblecojn. sporada E-propagiĝo povas alporti signalojn je centoj ĝis multaj miloj da kilometroj for. Sporada E sur 10 metroj estas plejparte laŭsezona okazaĵo, per malfrua printempo kaj komence de la somero. Pli mallonga, malpli-intensa periodo okazas dum vintromezo, ofte inter Kristnasko kaj la jarŝanĝo. Aliaj, bonaj eterkondiĉoj povas esti viditaj preskaŭ iam ajn. En tropikaj latitudoj 10 metroj estas uzebla ekster la sunmakula ciklo, kvankam propagiĝo ofte estas limigita al aliaj lokoj kiuj troviĝas en la ekvatoro. Ekzemple ekzistas bonaj kondiĉoj de Okcidentafriko ĝis Karibio sur 10 metroj eĉ dum suna minimumo.

ILERA frekvencoj redakti

ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) Sugestas frekvencojn kaj horarojn por skedoj kaj E-kontaktoj ĉiam en Universala Tempo. En 10 metroj ili estas:

Mhz Tagoj UT Regiono Echolink
28,766 kiam estas propagkondiĉoj tage tutmonde uzebla

Kiam estas bonaj eteraj kondiĉoj, kaj speciale, kiam jam okazas kontakto je iu ILERA-frekvenco, estas rekomendinde anonci tion en Echolink, ĉar Echolink enhavas komfortan eblecon montri aktivajn voksignojn per alarm-listo. Montru la vorton Esperanto post via voksigno, ne la kutiman lokon aŭ alian.

Satelita uzo redakti

De 29.300 MHz ĝis 29.510 MHz eblas uzi la radioamatorajn satelitojn OSCAR.
Multaj amatorradiaj satelitoj estas uzeblaj de radioamatoroj en la 29 MHz spaco. Informoj pri specialaj satelitoj kaj funkciado estas haveblaj de AMSAT.

Organizoj redakti

Pro ĝiag unikag ecoj 10 metroj havas grandan sekvantaronn de radioamatoroj, kiuj fokusigas la plej grandan parton el sia tempo en tiu bendo. La plej grava grupo de entuziasmuloj estas Ten-Ten International, kiu estis organizita ekde la 1960-aj jaroj.

Radioamatoraj konkursoj redakti

Pro la defio kiu povas esti uzi tiun ĉi bendon, pluraj radioamatoraj organizoj kaj asocioj kreis specialajn radioamatorajn konkursojn por aktivigi la bendon, la uzantojn kaj tiel havi ŝancojn fari pli malproksimajn kaj nekutimajn kontaktojn. Inter ili troviĝas:

  • 10-10 Int. Spring Contest
  • 10-10 International Contest
  • ARRL 10-Meter Contest

Bendlarĝo redakti

Bendlarĝo laŭ la IARU regionoj [3]

IARU Regiono 1 redakti

Europo, Afriko kaj Norda Azio.[4]

10 metroj 28000-28070 28070-28190 28190-28225 28225-29510 29510-29520 29520-29700
IARU Regiono 1

IARU Regiono 2 redakti

Ameriko.[5]

10 metroj 28000-28070 28070-28190 28190-28300 28300-29510 29510-29520 29520-29700
IARU Regiono 2

IARU Regiono 3 redakti

Azio kaj Pacifiko.[6]

10 metroj 28000-28050 28050-28150 28150-28190 28190-28200 28200-28300 28300-29700
IARU Regiono 3

Kolorsignifo redakti

= nur CW
= CW, mallarĝa cifereca spaco( <= 500 Hz )
= CW, RTTY kaj datumoj
= Balizoj
= CW, fonio, Balizoj
= CW, mallarĝa cifereca spaco ( <= 500 Hz ), fonio
= ne elsendspaco
= FM, Cifereca voĉo

Referencoj redakti

  1. Listo de balizoj en 10 metroj.
  2. Ĝeneralaj trajtoj de elektromagnetaj ondoj kaj radiopropagadoPDF (443 KB) elŝutebla ĉe STEB
  3. IARU regionoj. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 2019-04-23.
  4. Bendlarĝo Regiono 1
  5. PDF bendlarĝo regiono 2 elŝutebla ĉe IARU retpaĝo.
  6. bendlarĝo regiono 3. Arkivita el la originalo je 2019-03-21. Alirita 2019-04-23.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti