Amatora radia konfirmkarto

Amatora radia konfirmkarto, mallonge konfirmkarto, estas karteto farita el papero aŭ kartono, kiun radioamatoro sendas unu al la alia por konfirmi kontakton. La kartetojn oni sendas kutime per papera poŝto. Por ŝpari kostojn radioamatoraj landaj kluboj organizas la kunsendadon de ĉiuj kartoj al klubo de alia lando per paketo.

Konfirmkarto de amatora radiostacio OK2BIZ
Konfirmkarto de amatora radiostacio SM5DAD

Mallonga nomo de la karteto estas "QSL", por la internacia telegraf-kodo (aŭ Q-kodo) kiu signifas "mi konfirmas, ke mi ricevis vian elsendon". La Q-kodoj estis elpensitaj unue por pli rapide sendi informojn dum morsa komuniko, sed estas ofte uzataj ankaŭ en voĉa komuniko.

ILERA rekomendas ne uzi la mallongigon QSL dum voĉaj kontaktoj, sed diri "konfirmkarto".

Havendaj datumoj redakti

Radioamatoroj interŝanĝas QSL por konfirmi radiaj kontaktojn inter du stacioj. Ĉiu karto enhavas informojn pri unu aŭ pluraj kontaktoj "QSO", la stacio kaj la radioamatoro. Minimume oni devas inkludi voksignon de ambaŭ staioj kiuj havis la kontakton, la horon kaj la daton en kiu ĝi okazis (ofte en UTC), la frekvenco aŭ la bendo uzita, la elsendmodo, kaj la RST raporto. La Internacia Amatora Radia Unio (IARU) kaj siaj asociaj membroj rekomendas meksimuman grandecon je 140 mm kaj 90 mm.

Kolektado redakti

Kutime konfirmkartoj de radioamatoroj estas eksprimo de sia individua kreemo kaj kredoj. Oni povas vidi fotojn de operatoroj kaj siaj stacioj, originalaj pentraĵoj, antenoj, turoj, sendriceviloj ktp. Tio kutime kaŭzas dezirojn kolekti tiajn konfirmkartojn akiritaj dum la vivo de radioamatoro. Speciale esperantistoj kutimas kolekti konfirmkarotjn de aliaj e-radioamatoroj aŭ de nekutimaj lingvoj, alfabetoj kaj skribsistemoj.

Retaj konfirmkartoj redakti

Nuntempe intereto ebligi ciferecan konfirmon de kontaktoj pere de e-QSL (ciferecaj konfirmkartoj) kiel alternativo al la paperaj kartoj. Tiuj sistemoj uzas komputilajn datumbazojn por registri ĉiujn informojn kutime verifitaj pere de elektronikaj konfirmkartoj. Pluraj sponsoroj de radioamatoraj diplomoj akceptas elektronikajn konfirmkartojn kiel pruvo de kontakto, aliaj akceptas specifajn sitemojn de elektronikaj kartoj:

  • Unu el tiuj sistemoj estas e-QSL,[1] kiu ebligas elektronikan interŝanĝon de de konfirmkartoj en JPG aŭ GIF bildoj, kiuj povas esti poste printitaj aŭ montritaj en ekrano. Pluraj nuntempaj radioamatoraj programoj enhavas funkcion por aŭtomate realtempe aldoni ĉiujn detalojn de la kontaktoj en la datumbazo de e-QSL.cc. La revuo CQ Amateur Radio akceptis la sistemon en januaro 2009, 10-10 akceptis ĝin en 2002.
  • Alia sitemo estas Logbook of The World (LoTW)[2] kiu apartenas al la ARRL (Amerika Radio-Relajsa Ligo). La sistemo estas en formo de datumbazo elektronike subskribita (ĉifrita) pere de privata pasvorto de la sendantoj. La sistemo komparas informojn en la datumbazo por konfirmi kontaktojn kiam informoj egalas, ĝi ne kreas bildajn konfirmkartojn. Diplomoj kiel WAS kaj DXCC uzas la sistemon.

Konfirmkarto estu informilo pri Esperanto redakti

Konfirmkarto de Esperanto-amatoro estu prefere en Esperanto. Eble ĝi estu paralele en Esperanto kaj nacia lingvo aŭ angla. La vortoj en Esperanto kiel

al dato frekvenco modulado raporto

certe estas komprenitaj ankaŭ de ne-esperantistoj kaj ne ĝenas. La peton/dankon pri konfirmkarto oni ja povas skribi dulingve. Ankaŭ ne-esperantistoj volonte akceptas kartojn en nia lingvo. Ja estas por la plimulto interesa enigmo. Tia raraĵo estas elstara inter la multaj "normalaj" kartoj.

Se cent esperantistaj stacioj dissendas po cent konfirmkartojn, tio estas dek mil reklamiloj por nia afero.

Atentu, ke la vorto Esperanto aperu tre granda sur via karto, videbla klare el distanco de 50 cm. Kaj ĝi estu en bona kontrasto al la fono. Bonajn kaj malpli bonajn ekzemplojn oni trovas en nia Yahoo-grupo (vidu sube). Alklaku tie en la ĉefpaĝo je fotoj.

La karto de DJ4PG kaj DF0ESP montras nian grupon de ILERA, fotita dum la Universala kongreso en Berlin 1999. Rimarko: por esti valida por diplomo mankas la subskribo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti