GEPRAF estas la Grupo de Esperanto-Parolantaj Radio-Amatoroj en Francio. Ĝi estas fondita en 1988. Ĝi organizas skedojn, interrilatojn kaj diskonatigon de la internacia lingvo inter la franca radioamatoraro. Ĝi elsendas la ILERA-bultenon en Francio. La oficiala sidejo estas ĉe la Kastelo Greziljono kie estas instalita radioamatora stacio sub la voksigno F5KSP.[1] La stacio havas kondiĉojn por elsendi en pluraj elsendmodoj kiel telegrafio, fonio, radioamatoraj satelitoj, SSTV, PSK31 kaj aliaj elsendmodoj.[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti