SSTV
Slow-scan television SSTV, malrapide skanita televido, estas metodo por sendi kaj ricevi bildojn, kiu estas ĉefe uzita en amatora radio. La bildoj estas senditaj per radio.
Normala televido bezonas altan povumon je la sendilo kaj larĝan bendon de ĉirkaŭ 6 MHz, ĉar ĝi sendas 25 aŭ 30 bildojn po sekundo. SSTV estas desegnita por uzo de nur mallarĝa bendo de ĉirkaŭ 3 kHz, la bendospaco kutima por sendado de voĉaj signaloj.
SSTV povas sendi nur unu bildon dum ok sekundoj, en nigra/blanka. Elsendo de kolorita bildo daŭras pli ol unu minuton.
Frekvencoj
redaktiRadio-amatoroj uzas SSTV je ĉiuj amatoraj bendoj, inter aliaj je la mallongaj ondoj, kie interkontinentaj kontaktoj estas eblaj. Modulado estas unuflankzona, angle SSB
Bendo | Frekvenco | flankzono |
---|---|---|
80 m | 3845 kHz (3730 en Europo) | LSB |
40 m | 7170 kHz (7165 en Europo) | LSB |
20 m | 14,230 kHz | USB |
15 m | 21,340 kHz | USB |
10 m | 28,680 kHz | USB |
11 m | 27,700 kHz (CB-radio) | USB |
Aparatoj bezonataj
redaktiOni uzas la normalajn sendricevilojn. Anstataŭ mikrofono kaj laŭtparolilo komputilo estas konektita. La komputilo uzas la sonkarton kaj specialan softvaron por transformi la bildojn al sono je la sendila flanko kaj por retransformi la sonojn al bildoj je la ricevila flanko.
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |