Les Brenets

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Brenets (stacidomo).
Les Brenets
Blazono de Les Brenets
Blazono de Les Brenets
Les Brenets
Les Brenets
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  47° 4′ 10″ N 6° 42′ 20″ O / 47.06944 °N, 6.70556 °O / 47.06944; 6.70556 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 10″ N 6° 42′ 20″ O / 47.06944 °N, 6.70556 °O / 47.06944; 6.70556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1104
Areo 11,52 km²
Alteco 725-1250 m super marnivelo
Poŝtkodo 2416
Komunumkodo 6431
Mapo de Les Brenets
vdr

Pri la komunumo redakti

Les Brenets estas vilaĝo (mil cent loĝantoj) en la Kantono Neuchâtel en Svislando (en franclingva parto). Ĝi havis 1104 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.

Geografio redakti

Les Brenets situas en Ĵurasa montaro, ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu formas la limon kun Francio. Proksimaj urboj estas Le Locle kaj La Chaux-de-Fonds. Ĝi estas tre plaĉa loko orientita okcidente, do sen malvarma vento el oriento.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Les Brenets limas al Le Locle kaj Les Planchettes en Kantono Neŭŝatelo kaj al Villers-le-Lac en Francio.

Turismo redakti

La komunumo ofertas riĉajn turismajn aktivecojn kaj troviĝas multaj valoraj kulturaĵoj en la regiono. Aparte vidindaj estas la akvofalo le Saut-du-Doubs. Sur la Lago de Les Brenets funkcias publika transporto per ŝipoj dum printempo, somero kaj aŭtuno; La lago estiĝis pro natura baro de la rivero Doubs. En vintro okazas, ke la lago frostiĝas: tio invitas al ŝuglitado. Tiu kutimo eniris en 2012 en la liston de nemateriaj heredaĵoj de Svislando.

La trian de Julio 2014 la tuta Federacia Konsilio ekskursis al Les Brenets, pro la fakto, ke la prezidanto de ĝi, Sinjoro Didier Burkhalter, estas civitano de la Kantono Neŭŝatelo.

Trafiko redakti

De Svislando la komunumo atingeblas aŭte tra la montpasejo Col des Roches. Ek de la jaro 1890 ekzistas Trajnlinio Le Locle - Les Brenets kun longeco 4,1 km. Ĝia nomo estas LE REGIONAL.

Historio redakti

 
Hôtel Communal konstruita en 1511. Fotis Mireille Grosjean

La unua dokumenta mencio de Les Brenets datiĝas el la jaro 1325 kiel chiez le Bruignet.[1]

En Les Brenets naskiĝis Henri Etienne (1862-1927), kiu dungiĝis de Ferdinand de Lesseps por konstrui la Panamo-kanalon. Li devis sekrete dungi ĉinojn por tiu laboro. En 2014 aperis liaj leteroj al lia familio.[2]

En 2018 la du komunumoj de Les Brenets kaj Le Locle, la najbara urbo, laboras por prepari eventualan kunfandiĝon.

Partnera komunumo redakti

Laroque (Hérault) en la sudo de Francio estas partnera urbo de Les Brenets.

Esperanto en Les Brenets redakti

 
La verda stelo videbla laŭ la strato al akvofalo Saut-du-Doubs. Fotis Mireille Grosjean
 
Memorŝildo pri Edouard Ducommun. Fotis Mireille Grosjean

En Les Brenets vivis ek de 1904 Sinjoro Edouard Ducommun (1865-1951), instruisto, kiu instruis Esperanton en la elementa lernejo de la vilaĝo. Ducommun fondis en Les Brenets en 1904 Esperanto-Grupon, kiun li mem vivtenis dum pluraj jardekoj. Estis li, kiu pentris la verdan stelon sur la roko, kiu ankoraŭ hodiaŭ videblas apud la promenvojo de Les Brenets al la akvofalo Saut-du-Doubs[3]. Kelkaj esperantistoj remetis verdan koloron al la stelo dum la dudeka jarcento, tiel ke la stelo ankoraŭ hodiaŭ vidiĝas. Memorŝildo pri Edouard Ducommun situas sur la muro de la domo Grand-Rue 14 (vidu foton). Lia tombo kun esperanta stelo troviĝas en la vilaĝa tombejo.

En 2004 Les Brenets gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

En 2013 (ekde 1977) vivas tie Mireille Grosjean, mondfama esperantisto (ekde 1985), kiu okupiĝas ĉefe pri la ekzamenoj de ILEI/UEA. Do ĉiuj testoj rilate al Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA faritaj ekde komenco de 2007, aŭ farotaj tra la mondo estas verkitaj en Les Brenets. En 2013 ŝi fondis GELB, tio estas "Groupe Esperanto Les Brenets", loka esperanto-grupo. Ŝi verkis kunlabore kun alia vilaĝano teatraĵon "Tout Doux Tout Doubs" pri la historio de la vilaĝo; okazis 3 spektakloj en majo 2013. En du lokoj de tiu teksto estas mencio de Esperanto. Dum la 46a Konferenco de ILEI en Herzberg en julio 2013 Mireille Grosjean elektiĝis kiel prezidanto de ILEI.

La dekan de septembro 2013 fondiĝis asocio por subteni la trajnlinion inter Le Locle kaj Les Brenets, kies nomo estas "Le Régional". En la membraro de la unua tago el dek personoj estas tri esperantistoj.

La trian de Julio 2014 renkontiĝis en Les Brenets dum la ekskurso de la Federacia Konsilio Mireille Grosjean kaj Didier Burkhalter. Ili mallonge parolis pri Esperanto.

13-16 Majo 2017 okazis en Les Brenets AMO-seminario, seminario Aktivula Maturigo. La nomo estis AMO LIMA. Instruis d-ro Katalin Kováts kaj Mónika Molnár. Instruis kaj organizis Mireille Grosjean.

Fontindikoj redakti

  1. Fonto: Christine Müller: Les Brenets en Historia Leksikono de Svislando (2003-01-13)
  2. Henri Etienne: "Des Chinois pour le canal de Panama, correspondances 1886-1889" ETHNO DOC Editions d'En Bas, Lausanne
  3. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 253/254)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti