Internaciaj Ekzamenoj

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) mezuras la kapablon praktike uzi Esperanton. Centoj da esperantistoj jam ekzameniĝis je elementa aŭ meza nivelo. Atestilo de la du plej prestiĝaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj estas premio pro bona lernado kaj instigo por plua progreso.

La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika testo, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika testo rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan parton.

La estraro de UEA rekomendas, ke ties delegitoj "atingu almenaŭ la mezan nivelon de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".

Nuntempe eblas ekzameniĝi nur ĉe oficiala ekzamensesio, kiu okazos kadre de UK aŭ aliaj Esperanto-aranĝoj, kies organizantoj petas kaj laŭregule prizorgas la aferon. La plenigita petilo devas alveni al IEK tri monatojn antaŭ la komenco de la sesio.

La plej detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn testojn ktp) oni trovas en la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (3a eld.)", 3 eŭroj, mendebla ĉe UEA.

Tiu broŝuro legeblas sur la retejo de ILEI kaj sur www.edukado.net

En la jaro 2009 estis aprobita regularo por ekzamensesio por blinduloj. La Komitatoj de UEA kaj de ILEI aprobis ĝin en la jubilea jaro de la naskiĝo de Louis Braille: 1809.

En la jaro 2011 Internacia Ekzamena Komisiono aprobis tri novajn regularojn: 1) Regularo por malĉeesta sesio. 2) Regularo por nivelo "Unua Kontakto". 3) Regularo por nivelo "Sojla Nivelo".

Vidu: Internacia Ekzamena Komisiono

Eksteraj ligiloj redakti