Les Planchettes

komunumo de Svislando
Les Planchettes
Blazono de Les Planchettes
Blazono de Les Planchettes
Blazono de Les Planchettes
Les Planchettes
Les Planchettes
La rivero Doubs en nordo de Les Planchettes
limo inter Francio kaj Svislando
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto La Chaux-de-Fonds
Koordinatoj  47° 6′ 30″ N 6° 46′ 15″ O / 47.10833 °N, 6.77083 °O / 47.10833; 6.77083 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 30″ N 6° 46′ 15″ O / 47.10833 °N, 6.77083 °O / 47.10833; 6.77083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 227
Areo 11,73 km²
Alteco 1063 m super marnivelo
Poŝtkodo 2325
Komunumkodo 6422
Mapo de Les Planchettes
Mapo de Les Planchettes
Mapo de Les Planchettes
vdr

Pri la komunumo redakti

Les Planchettes estas komunumo en la distrikto La Chaux-de-Fonds en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 227 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Le Planchettes situas nordokcidente de la urbo La Chaux-de-Fonds ĉe la limo al Francio, kiun formas en nordo kaj okcidento de la komunumo la rivero Doubs. La komunuma teritorio troviĝas sur la norda deklivo de la montoĉeno Pouillerel, kiu apartenas al la Neŭŝatela Ĵuraso. Sur la kresto de Pouillerel sur alteco de 1276 m s.m. en sudoriento de la komunumo situas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. En okcidento de la komunumo la rivero Doubs estas barita al la Lago de Moron formita per murego Le Châtelot; ankoraŭ pli okcidente troviĝas la akvofalo Saut du Doubs. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Les Planchettes, la setlejo Grébille tute en oriento de la komunumo kaj Le Dazenet en nordoriento, kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,73 km², de kiuj 56,8% estas kovritaj de arbaro, 37,4% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Les Planchettes limas en nordo al Grand'Combe-des-Bois (Francio), en oriento kaj sudoriento al La Chaux-de-Fonds, en sudo al Le Locle, en sudokcidento al Les Brenets, kaj en nordokcidento al Le Pissoux (Francio).

Trafiko redakti

Les Planchettes situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas alveturebla de La Chaux-de-Fonds. Per poŝtaŭtolinio al La Chaux-de-Fonds la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Les Planchettes datiĝas el la jaro 1455 kiel Les Planchotes. La loko estis verŝajne unuan fojon loĝita fare de setlistoj venintaj el Le Locle, La Sagne kaj Les Brenets. La komunumo estis fondita en la jaro 1812, kiel indikas la jarcifero en la blazono. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti