Ivan Eidt Colling estas brazila esperantisto loĝanta en Kuritibo, la ĉefurbo de la ŝtato Paranao. Li estas docento pri elektroinĝenierarto en la Federacia Universitato de Paranao kaj de 2010 ĝis 2014 estis la prezidanto de la regiona Paranaa Esperanto-Asocio. De 2011 ĝis 2014 li plenumis duan studadon, nome kursaron pri interlingvistiko en Poznano, Pollando. Sekve de tio li komencis instrui lingvistikon kaj la polan lingvon en sia universitato en Kuritibo.

Ekde 2018 li estas vic-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI.

Eksteraj ligiloj redakti