Komunutileco

komunutila aŭ neprofitocela konduto kiu servas la publikan, komunan bonon

Komunutileco estas oficiala konfirmo (ofte konfirmita de la imposta oficejo) ke konduto de personojkorporacioj estas komunutilaneprofitocela kaj servas la publikan, komunan bonon - pri korporacioj, asocio, kluboj tio kutime rezultas en la statuso de neprofitcela organizaĵo. Tia institucio kutime vivtenas sen de volontula aktivado, honora devontigo kaj donacoj kaj statuse devigas sin servi al aparte subtenindaj celoj. La esprimo unuflanke koncernas impostajn leĝojn, ĉar responda elspezo povas redukti la impostan ŝarĝon. Aliflanke tia statuso kutime ankaŭ ebligas ricevi pli ampleksan publikan helpon, ekzemple pli favorajn kondiĉojn de lokaj instancoj por lupreno de ejoj por eventoj aŭ ricevon de subvencioj. Kutime kompreneble Esperanto-organizaĵoj laŭstatuse plenumas la kondiĉojn de komunutileco, kvankam ne ĉiuj asocioj penas ricevi la statuson, ĉar la kontrolado fare de la lokaj publikaj instancoj kreas aldonan laboron.

Vidu ankaŭ redakti