13-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 13-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1952 en Valencio, Hispanio. Okazis akcepto en la urbodomo kaj diservo en la Kapelo de la Sankta Kaliko. Okazis ankaŭ festeno en Benimar apud la strando kaj literatura konkurso, krom ekskurso al la strando Soler kaj perboata promenado al la laguno Albufera.[1]

Notoj redakti

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.