Internacia Infana Kongreseto

(Alidirektita el IIK)

Internacia Infana Kongreseto aŭ mallonge IIK estas aranĝo por infanoj inter 6 kaj ĉirkaŭ 16 jaroj, kiuj scipovas Esperanton. La supra aĝo iom grimpis dum la lastaj jaroj (komence estis ĉirkaŭ 12 jaroj).

Infanaj Kongresetoj estas unusemajnaj feriaj aranĝaĵoj, kiuj okazas samtempe kun kaj proksime de la Universala Kongreso. Komence tiel estis neregule, sed poste preskaŭ ĉiun UK-on akompanis IIK. La unua Infana Kongreseto okazis en 1951 en Munkeno – Dr. Siegfried Ziegler, Josef Moravec kaj Margarete Klünder ekigis ĝin.

Listo de la ĝisnunaj kaj planataj IIK-oj redakti

IIK Jaro UK-urbo IIK-ejo Lando #V #L #i #P Gvidantoj kaj helpantoj
50 2022 Montrealo Rezidejo Grizaj Fratinoj   Kanado 14 3 9 5 Zdravka Metz, E@I
49 2020 Montrealo Rezidejo Grizaj Fratinoj   Kanado (23). (11). (15) (8). Bert Schumann, Nicky Janssen, Zdravka Metz (UK-IIK nuliĝis)
48 2019 Lahti Feriejo Lepola   Finnlando 26 9 16 10 Bert Schumann, Annie Grente, Nicky Janssen, Sigrid Kivistö
47 2018 Almada Junulargastejo   Portugalio 42 13 33 9 Bert Schumann, Monica Cruz, Annie Grente, Nicky Janssen, Nádia Penas
46 2017 Seulo Alternativa lernejo   Sud-Koreio 79 8 66 13 Ana Sonĝanta (Shin Eunsook)
45 2016 Nitro Veterinara lernejo   Slovakio 36 12 22 14 Veronika Acsádi, Bert Schumann, Nicky Janssen, Ana Sonĝanta, Annie Grente
44 2015 Lilo Villeneuve-d'Ascq   Francio 60 13 44 16 Michel Dechy, Nicky Janssen, Annie Grente, Valère Doumont, Fabrice Lemaire
43 2012 Hanojo Kvartalo Tây Hồ   Vjetnamio (10) (6) (5) (5) Bert Schumann, Lai Thi Hai Ly, Franciska Toubale (IIK nuliĝis)
42 2011 Kopenhago Hundested   Danio 39 15 32 7 Adenjo Charrière, Bert Schumann, Matthias Humet, Tina Tišljar, Jesper Lykke Jacobsen, Lisa Bannier
41 2010 Havano Playa   Kubo 44 9 35 9 Bert Schumann, Adenjo Charrière, Matthias Humet
40 2009 Bjalistoko Supraśl   Pollando 47 16 37 10 Bert Schumann, Franciska Toubale
39 2008 Roterdamo Oostvoorne   Nederlando 48 15 40 8 Bert Schumann, Franciska Toubale, Matthias Humet, A. Martins-Tuválkin
38 2007 Jokohamo Jacugatake   Japanio 21 5 13 8 Bert Schumann, Alano Lauffenburger, Yoshie Hashido, Béatrice Allée
37 2006 Florenco Prato   Italio 42 16 34 8 Bert Schumann, Leonardo Pampaloni, Judita Rey, Yoshie Hashido, A. Martins-Tuválkin
36 2005 Vilno Pailgio Perlas   Litovio 48 14 40 8 Stefan MacGill, Bert Schumann, Marianne Lund, Mario Machlik
35 2003 Gotenburgo Lerum   Svedio 29 >7 23 6 Stefan MacGill, Marianne Lund, Mario Machlik, Bert Schumann
34 2001 Zagrebo arbara feriejo   Kroatio 58 >10 52 6 Stefan MacGill, Ankica Jagnic, Françoise Noireau, Bert Schumann
33 2000 Telavivo Hadassim   Israelo >15 >8 Stefan MacGill
32 1999 Berlino   Germanio Sabine Trenner
31 1998 Montpeliero   Francio 46 14 Christopher Fettes, Jean-François Passarella, Ana-Maria Pinter, Sabine Trenner, Monica Cruz, Lukas Tokarski, Françoise Noireau, Yamina Azougarh, Jean-Charles Trebouet
30 1996 Prago   Ĉeĥio
29 1995 Tampereo   Finnlando 30 11
28 1993 Valencio   Hispanio 47 14 Christopher Fettes, Monica Cruz
27 1992 Vieno   Aŭstrio 36 15
26 1991 Bergeno   Norvegio 36 17
25 1989 Brajtono   Britio 33 15
24 1988 Roterdamo   Nederlando
23 1987 Varsovio   Pollando 34 10
22 1985 Aŭgsburgo   Germanio 39 23 Irene Hohn
21 1984 Vankuvero   Kanado
20 1983 Budapeŝto   Hungario 42 12 Zsuzsa Barcsay
19 1982 Antverpeno   Nederlando 31 9 Maria Greia
18 1982 Stokholmo   Svedio 30 13
17 1979 Lucerno    Svislando ? ? Helena Hagedüs
16 1978 Varno   Bulgario 70 4 Bogdana Popova
15 1975 Kopenhago   Danio 23 8 Karen Bjørnsby
14 1974 Hamburgo   Germanio ? ? E. Blasius
13 1973 Beogrado   Jugoslavio 31 9
12 1971 Londono   Britio 72 11 Raif Markarian kaj 14 kunlaborantoj
11 1970 Vieno   Aŭstrio 39 12 Josef Wesian, Benata Koopmans, Jan Hengstmengel
? 1969 Helsinko   Finnlando
? 1968 Madrido   Hispanio
10 1966 Budapeŝto   Hungario 88 15 Eta Szasz kaj Bela Legeny
9 1964 Hago   Nederlando 67 13 C. van Dalsen-Huijts, H.J. Woessink-Boet, Katinjo Fetes-Tosegi
8 1963 Sofio   Bulgario 53 10 R. Rajnova
7 1962 Kopenhago   Danio 55 9 Merete Schneekloth, Wim kaj Jelly Koopmans
6 1961 Harrogate   Britio ? ? (i.a) s-ino Delgado, f-ino Heleno Prent (poste s-ino Fantom)
5 1960 Bruselo   Belgio 87 9 Willi Brandenburg, Rosette Jacobs, Wim kaj Jelly Koopmans
4 1959 Varsovio   Pollando 40 5 S-ino Madurowicz
3 1958 Majenco   Germanio 30 9 Willi kaj Margret Brandenburg
2 1957 Marsejlo   Francio 16 4 S-ino Cadenel
1 1956 Kopenhago   Danio 35 7 Karen Bjørnsby, kunlaborantoj el 9 landoj
-- 1954 Harlemo   Nederlando (okazis ia infana aranĝo, ne nomata IIK)
-- 1951 Munkeno   Germanio 50 6 (okazis infana aranĝo nomata infanejo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti