Esperanto-Domo de Yatugatake

La Esperanto-domo de YatugatakeJacugatake (Oficiala nomo, japane: 八ヶ岳エスペラント館 [jacugatake esuperanto kan]; hepburne: Yatsugatake Esuperanto Kan) estas Esperanto-domo en la urbo Hokuto kaj la gubernio Jamanaŝi de Japanio. La domon administras Japana Esperanto-Instituto (JEI). Ĝi estis donacita de esperantisto Morita Yoko en oktobro 1994.

impreso pri la Esperanto-Domo de Yatugatake el 2010

Situo redakti

Yatugatake (japane: 八ヶ岳 [jacugatake]; hepburne: Yatsugatake) estas iom unika monto kiu havas ok pintojn, kiuj ŝajnas ĝemelaj montoj unu apud alia. En la japana lingvo la vorto jacugatake signifas "ok montojn". Ĝi situas en gubernio Jamanaŝi, ĉirkaŭ 174 km for de la ĉefstacidomo de Tokio kaj 170 km for de la stacidomo Jokohamo, inter Tokio kaj Nagano. Ĝia alteco estas ĉirkaŭ 1000 m super marnivelo. De la domo oni povas vidi Fuĵi-Monton.

Dormejo, salono, biblioteko redakti

Ĝi konsistas el dormejo (kie oni povas uzi ban-ĉambron kaj duŝejojn), salono (por kunvenoj), komuna kuirejo kaj 2-etaĝa biblioteko. En ties teretaĝo troviĝas interalie televidilo por ĝui teknike altkvalitajn elsendojn. En la supra etaĝo troviĝas i.a. komputilo. En la kuirejo pretas necesaj kuiriloj inkluzive de mikroonda forno, gasfornoj kaj elektra varmigilo, kiujn tranoktantoj rajtas uzi. En la domo troviĝas sendrata retkonekto.

Malfermo redakti

Ekde aprilo ĝis novembro la domo estas malferma. La direktoro ne ĉiam estas ĉe la domo, sed semajnfine administra komitatano tranoktas.

Alveno redakti

Fervoje redakti

Ŝanĝu liniojn ĉe la stacio Kobuĉizaŭa de la linio Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe stacio Kai-koizumi. La Domo situas en la proksimeco de 400 m de la stacio. Vi ankaŭ povas preni taksion ĉe la stacio Kobuĉizaŭa.

Per ekspresa aŭtobuso redakti

Vi povas uzi ekspresajn aŭtobusojn, kiuj regule startas ĉe Ŝinĵuku kaj kuras sur la aŭtovojon Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe la bushaltejo Yatugatake (aŭ jacugatake prononce) kaj de tie uzu taksion, telefone veniginte ĝin. La taksia veturado estas ĉirkaŭ 5 km.

Aŭtomobile redakti

Forlasinte la aŭtoŝoseon Ĉuuoo je la vojŝanĝejo Kobuĉizawa, supreniru laŭ la ŝoseo "Yatugatake-Kooendooro", kiu rondiras la monton je ĝia mezdeklivo, turnu vin je la dua trafiksignalo dekstren. Veturu malsupren ĉirkaŭ 2 km. Vi vidos en la maldekstra flanko ŝildon kun literoj "Esperanto-Domo". Jen la enirejo. Via tuta veturo estas ĉirkaŭ 8 km de la vojŝanĝejo.

Adreso redakti

〒408-0031 1897-1, Nagasakacho-Koarama,Hokuto-shi, Yamanashi, Japanio.


Posedanto kaj administranto de la Domo redakti

Ĝin posedas Japana Esperanto-Instituto, kaj administras ĝin la Administra Komitato de Esperanto-Domo de Yatugatake.

Okazaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti