Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jorge Montanari - naskiĝis en 1976 - estas argentina Esperantisto. Li estas la nuntempa prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo kaj Ĝenerala Sekretario de Tutmonda "Esperanto" Futbala Asocio.

Jorge Montanari
Persona informo
Naskiĝo la 14-an de majo de 1976
en Bonaero
Lingvoj Esperanto
Nacieco argentina
Ŝtataneco Argentino
Alma mater National University of Quilmes • National University of Quilmes
Okupo
Okupo esperantisto • scienca esploristo
Esperanto
Esperantistiĝis en 1999
vdr

Li estas scienca esploristo el CONICET pri nanoteknologio, kaj profesoro ĉe la Nacia Universato de Kilmeso. Krome, li estas hispanlingva verkisto, kaj ĵurnalisto pri kino kaj sporto. Esperante, li kunlaboris kiel scienca redaktoro en revuo Monato. En 2014 li estas elektita kiel rektoron de Internacia Kongresa Universitato. Li ankaŭ estas trejnisto kaj kreinto de Tutmonda Esperanto Futbala Asocio (rekonata de NF-Board), kaj kondukis la futbalan Selektitaron dum la futbala matĉo en 99-a kaj la 100-a UK.