UK 2011

96-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 96-a UK 2011)

La 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio. Aliĝis 1458 personoj el 66 landoj.[1]

UK 2011
Loko Kopenhago, Regiono Hovedstaden,  Danio
Ekde 23-a de julio 2011
Ĝis 30-a de julio 2011
Oficiala retejo www.96uk-kopenhago.dk
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de la UK 2011.

Kongresurbo redakti

 
Kopenhaga Kongresa Centro, la kongresejo
 
LKK-prezidantino Ileana Schrøder dum la akcepto en kopenhaga urbodomo.

La decidon pri elekto de Kopenhago kiel kongresurbo faris kaj diskonigis la estraro de UEA dum la 94-a UK okazinta en Bjalistoko 2009. Por organizi la Kongreson, kun Kopenhago konkuris Madrido. Kopenhago akceptis la kongreson jam la kvaran fojon en historio: antaŭaj UK-j tie okazis en la jaroj 1956, 1962 kaj 1975.

Kongresa temo redakti

Laŭ decido de la Estraro de UEA, farita oktobre 2010, la temo de la 96-a UK estas "Dialogo kaj interkompreno"[2] kaj rilatas al la Internacia Jaro de la Junularo, anoncita de Unuiĝintaj Nacioj.[3] Irina Bokova, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, sendis al la kongreso salutmesaĝon.[4] Enkondukon al la temo dum la solena inaŭguro de la kongreso faris Pernille Fenger, direktorino de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNPF).[5]

Programeroj redakti

Dum la 64a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni prezentis prelegojn pri astronomio, oksigeno, la hebrea lingvo, studaro pri la ĉielo, vikingoj, aidoso, homaranismo, Otto Jespersen kaj maŝintradukado kaj Apertium.

Grava okazintaĵo estis la prezentado de la teatraĵo Dek tagoj de kapitano Postnikov laŭ romano de Mikaelo Bronŝtejn fare de la asocio de dramaj artistoj de Serbio Savez Dramskih Umetnika Srbije kun Saŝa Pilipoviĉ en la rolo de Aleksandar Postnikov.

Programo redakti

Kongresaj programeroj redakti

Trejnaj programoj kaj ekzamenoj redakti

Lingva agado redakti

Movadaj aranĝoj redakti

Regiona agado redakti

Fakaj asocioj redakti

Organizaĵoj redakti

Kleriga programo redakti

Aliaj prelegoj kaj prezentoj

Spektakloj redakti

  • Nacia Vespero, (Tivoli-koncertejo)
  • Internacia Arta Vespero
  • Kariljon-koncerto (publika), Helligåndskirken
Koncertoj
Filmoj
Teatro

Kongresa Rezolucio redakti

de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado, ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj, agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo, konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

Kopenhago, 30 julio 2011

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti