Oratora Konkurso

konkurso tradicie okazigita de UEA kadre de UK

La Oratoran Konkurson iniciatis Ivo Lapenna en 1949. Ĝin okazigas UEA tradicie kadre de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. En ties kadro kandidatoj estas taksataj el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ ĝenerala oratora sinteno.

Novaspekta diplomo.

HistorioRedakti

La konkursoj okazis seninterrompe ĝis 1974, jaro en kiu Lapenna anoncis sian eksiĝon el ĉiuj movadaj funkcioj. Pasis 25 jaroj. En 2001 la prezidanto de UEA, Kep Enderby, lanĉis la ideon restarigi la konkurson. Tiam okazis UK en Kroatio. De tiam la Oratora Konkurso fariĝis denove konstanta programero en la Universalaj Kongresoj.

En 2020 okazis ĝia unua reta versio dum la 1-a Virtuala Kongreso de Esperanto, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto. Ses kandidatoj proponis sin. En la 5-a de aŭgusto kvin el ili povis prezentiĝi. La trian premion gajnis Michael Boris Mandirola, la duan premion ricevis Raoni Sousa. Finfine, la unua premio estas aljuĝita al Siru Laine, el Finnlando.[1]

La regularo de la konkurso ĝisdatiĝis en 2020. La aktualigo celis adapti la programeron al la reta epoko kaj ebligi ĝian okazigon kadre de la 1a Virtuala Kongreso de Esperanto.[2]

KomisionoRedakti

Laŭ la regularo de la konkurso, la Estraro de UEA nomas la konkursan komisionon, kiu konsistas el prezidanto, du membroj kaj du anstataŭantoj.[3]

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Surbaze de artikolo el la revuo Esperanto, sep. 2020.
  2. Regularo de la Oratora Konkurso.
  3. Aktuala komisiono de la Oratora Konkurso.